La piperacoj[2]piprujacoj[3] (latine Piperaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2650 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas pipero[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Piperacoj
Piper nigrum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: piperaloj Piperales
Familio: piperacoj Piperaceae
Giseke [1]
pipero Piper
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Piper nigrum
Piper nigrum

En tiu plantofamilio, oni trovas tropikaj aŭ subtropikaj arbustoj, lianoj aŭ herboj, iuj epifitaj - monoikaj, dioikaj aŭ poligamiaj, kun senperiantaj floroj, kaj kun fruktoj kapsulecaj aŭ berecaj.

Notu ke la termino "piperacoj" estas nuntempe la plej disvastigita. Konstruita laŭ la modelo Aster > astero > asteracoj, por ne konflikti kun la termino "pipro", kiu indikas en la nunaj vortaroj[5],[6] la frukton de la planta genro pipero. PIV plie precizigas[5] ke la termino "pipero" estas preferinda antaŭ "pipr(o)arbusto" (ĉar en la genro ne nur estas arbustoj sed ankaŭ lianoj kaj herboj), kaj antaŭ "piprujo" (kiu konfliktas kun la vazeto entenanta pipron). Fine, oni ankaŭ trovas en kelkaj vortaroj[7] la terminon "pipracoj" malĝuste konstruitan laŭ la nomo de la frukto kaj ne laŭ la nomo de la tipa genro.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj redakti