Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gencianacoj
Gentiana acaulis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Gentianaceae
Juss. (1789)

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La gencianacoj (Gentianaceae) estas familio el la ordo gencianaloj, kun pli ol 1000 specioj en ĉirkaŭ 90 genroj. Ĝi konsistas el arboj, arbedoj kaj herboj kun plejofte paraj folioj. La infloreskoj estas cumaj, la floroj havas plejofte kvin kuniĝintajn petalojn kaj saman nombron de stamenoj ligitaj al la korola tubo; la du karpeloj, kun parieta alfiksado de la ovoloj, plejofte fariĝas kapsulo. Tiuj plantoj havas (tre) amaran guston pro enhavo de iridoidaj substancoj. Tiu familio estas kosmopolita.

Pluraj gencianacoj estas kultivataj pro siaj ornamaj floroj; oni ankaŭ eltiras amarajn substancojn de iuj specioj kaj el ili faras likvoron.


GenrojRedakti

BildaroRedakti

Eksteraj ligilojRedakti