Centaŭrio
Centaŭrio (Centaurium) estas genro de proksimume dudek specioj el la familio de la gencianacoj (Gentianaceae).
Centaŭrio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centaurium pulchellum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kelkaj specioj atingas alton de ĝis 50 cm. Ili troviĝas en sunriĉaj humidaj lokoj, en dunoj. arbarrandoj kaj herbejoj, sed ankaŭ en montaroj de meza- kaj suda Eŭropo ĝis altoj de 1500 metroj. La varmŝata genro troviĝas en tuta Eŭropo kaj la ekstereŭropa regiono de la Mediteraneo. Ankaŭ en Nord-Ameriko kreskas kelkaj specioj kiuj ne troviĝas en Eŭropo.
Kelkaj specioj
redakti- Centaurium pulchellum
- Centaurium erythraea (Eritreo)
- Centaurium littorale
- Centaurium calycosum
- Centaurium exaltatum
- Centaurium muhlenbergii
- Centaurium pulchellum
- Centaurium spicatum
- Centaurium texense
-
Centaŭrio
Aplikoj
redaktiMedicino
redaktiAntaŭe la spicherbo estis uzata kiel kuracilo kontraŭ stomako- kaj hepatomalsanoj.
Plantoj el ĉi tiu genro ofte enhavas amaraĵojn, kiuj medicine estas uzataj kiel apetitigilo, kontraŭ anoreksio kaj aliaj digestaj malsanoj.
Sorĉherbo
redaktiLaŭ malnova superstiĉo la spicherbo ŝirmus kontraŭ malbonaj spiritoj.