Eritreo (planto)

Eritreo (latine Centaurium erythraea) estas specio el la familio de la Gencianacoj (Gentianaceae). La specio kreskas en herboriĉaj, humidaj lokoj kaj en arbaroj sur sabla grundo. La specio estas sufiĉe rara kaj kelkloke protektata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eritreo
Centaurium erythraea
Centaurium erythraea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Gencianacoj Gentianaceae
Genro: Centaŭrio Centaurium
Rafn 1800
Specio

Centaurium erythraea

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas malmulte disbranĉiĝinta, senhara planto de 5–40 cm alto, kun platigitaj grapoloj.

La floro estas rozkolora ĝis ruĝa kaj havas diametron de 1-1,5 cm. La petaloj estas deformitaj al tubo kun kvin elstaraj baskoj. La kaliko havas kvin longajn mallarĝajn "dentojn". La floroj formas platigitajn grapolojn kiuj floras de junio aŭ julio ĝis septembro.

La frukto estas kapsulo.

La planto havas kontraŭajn tigofoliojn. La radikfolioj estas en rozeto, kiu estas ovala, elipsa aŭ iom spatelforma.

Eksteraj ligiloj redakti