Berberisopsaloj
La berberisopsaloj (latine Berberidopsidales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 2 familiojn, 2 genrojn kaj 3 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas berberisopso.
Berberisopsaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
berberisopso Berberidopsis Hook. f. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Etimologio
redaktiLa scienca nomo de la tipa genro Berberidopsis estas kunigo de 2 radikoj : Berberis + la greka ὄψις, εως (= vido, aspekto), do "kiu similas al berberiso". Estas 2 eblaj etimologioj por la genro Berberis: el la araba vorto de la frukto de tiu planto, aŭ el la greka βέρβερι, εος (= konko) pro la formo de la petaloj. Ĉiukaze, estas neniu etimologio kun d, nek en berberis, nek en opsis por klarigi la familian nomon Berberidopsidaceae.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj
- Aextoxicaceae Engl. & Gilg - ekstoksikacoj
- Aextoxicon Ruiz & Pav. - ekstoksiko
- Berberidopsidaceae Takht. - berberisopsacoj
- Berberidopsis Hook. f. - berberisopso
- Aextoxicaceae Engl. & Gilg - ekstoksikacoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Berberidopsidales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-10.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets