Berberiso

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Berberisoj
Illustration Berberis vulgaris0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Subfamilio: Berberidoideae
Berberis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Berberisoj (Berberis) estas plantgenro el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Kelkaj aŭtoroj ankaŭ metas la speciojn de la genro Mahonio (Mahonia) al la genro Berberiso. Berberisoj estas kun 400 ĝis 600 specioj unu el la lignoplantaj genroj kun la plej multaj specioj.

PriskriboRedakti

Berberis-specioj estas ĉiaverda kaj deciduaj arbustoj, malofte malgrandaj arboj.

La interno de la ŝelo kaj la ligno estas flavaj. La brnĉoj estas rondaj, eĝaj aŭ sulkaj. Berberisoj havas unupartaj ĝis kvinpartaj dornoj. La dornoj ĉe la longŝosoj estas transformitaj folioj (folidornoj), en ties akseloj kreskas mallongŝosoj kun kun folio-faskoj. La alterne starantaj simplaj folioj estas ofte kovrataj de vakseca prujno. Ili havas plej oft tigetojn kaj estas dentaj.

La infloreskoj estas malsame konstruitaj, malofte la floroj staras unuope. La duseksa floroj estas trinombraj, helflavaj ĝis orangflavaj. Ekzistas plej ofte ses sepaloj, malofte tri aŭ naŭ. Petaloj kaj stamenoj estas ses po floro. La petaloj estas kelkfoje pli malgrandaj ol la petalsimilaj sepaloj. Je la bazo de la petaloj staras po du nektarujoj. La karpelo estas hipoginaj.

Ĉiamverdaj berberisoj havas plej ofte nigraj, somerverdas berberisoj plej ofte ruĝaj beroj. Ĉiuj plantpartoj, krom la maturaj beroj, estas pli aŭ malpli venenaj. La ĉefa substanco estas la alkaloido Berberino, kiu estas uzata en la popola medicino kiel kuracilo .

DisvastigoRedakti

La genro Berberis havas disjunkta arealo. La plej multaj specioj estas divastigitaj en la modervarma Orientazio kaj en Himalajo. Ankaŭ en la sudamerikaj Andoj ekzistas multaj specioj. En Eŭropo nur ekzistas du ĝis kvar specioj.

En la naturo Berbersoj estas ofte pionirplantoj.

 
agregata berberiso (Berberis aggregata)
 
Kanada berberiso (Berberis canadensis)
 
darvina berberiso
(Berberis darwinii)
 
empetrofolia berberiso (Berberis empetrifolia)
 
juliana berberiso
(Berberis julianae)
 
mallarĝfolia berberiso (Berberis ×stenophylla)
 
tunberga berberiso
(Berberis thunbergii)
 
veruka berberiso
(Berberis verruculosa)

SistematikoRedakti

Multaj specioj estas naturaj hibridoj. Priskribiĝis pli ol 400 ĝis 600 specioj (sole pli ol 200 specioj en la ĉinuja faŭro). Jwen elekto:

Eŭropaj specioj[1]
  • Berberis aetnensis C. PRESL (sin.: B. vulgaris subsp. aetnensis(C. PRESL) ROUY & FOUC.), hejmregiono: Sicilio, Suditalujo, Korsiko, Sardio
  • Kreta berberiso (Berberis cretica L.), hejmregiono: Grekujo, Egeo, Turkujo, Kipro
  • Berberis hispanica BOISS. & REUT. (sin.: B. vulgaris subsp. australis (BOISS.) HEYWOOD), hejmregiono: Sudhispanujo, Algerio, Maroko
  • ordinara berberiso, (Berberis vulgaris L.), hejmregiono: Eŭropo proksima Azio, en Nordameriko neofito
ekstereŭropaj specioj
Hibridoj
  • Berberis ×bristolensis AHRENDT}} (= B. calliantha × B. verruculosa)
  • skarlaka berberiso (Berberis ×carminea AHRENDT = B. aggregata × B. wilsoniae var. parvifolia)
  • Berberis ×frikartii C.K. SCHNEID. = B. candidula × B. verruculosa
  • Berberis ×hybrido-gagnepainii AHRENDT}} (= B. gagnepainii × B. verruculosa)
  • Berberis ×interposita AHRENDT (= B. hookeri var. viridis × B. verruculosa)
  • Berberis ×lologensis SANDWITH = B. darwinii × B. linearifolia)
  • Berberis ×media GROOT. (= B. camndidula × B. thunbergii)
  • Berberis ×mentorensis L.M. AMES (= B. julianae × B. thunbergii)
  • Berberis ×ottawensis C.K. SCHNEID. (= B. thunbergii × B. vulgaris)
  • Berberis ×rubrostilla CHITT. (= B. aggregata × B. wilsoniae var. parvifolia)
  • mallarĝfolia berberiso (Berberis ×stenophylla LINDL. = B. darwinii × B. empetrifolia)

UzadoRedakti

Berberisoj estas oft plantitaj kiel ornamlignoplanto en ĝardenoj kaj parkoj. Multaj specioj taŭgas por heĝoj. Ekzistas multaj kultivaroj.

La beroj estas uzataj ekzemple en la persa kuirejo (berberisa rizo). La gusto estas acideca.

Ekzistas sekigitaj berberisaj-fruktoj (beroj). Ili havas tre altan enhavon de Vitamino C.

Kelkaj specioj estas uzataj medicine.[2]

FontojRedakti

  • Berberiso en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti

  1. URL=http://ww2.bgbm.org/mcl/PTaxonDetail.asp?NameId=1537&PTRefFK=1273
  2. Einträge zu Berberis, 14/11/2018.