Veruka berberiso

ornama planto

Veruka berberisolatine Berberis verruculosa estas unu el la el Ĉinujo devenanta plantospecio el la genro de la Berberiso (Berberis) en la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Veruka berberiso

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis verruculosa Berberiso veruka
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastigado redakti

La hejmregiono de la veruka berberiso situas en Ĉinujo pli precize en la okcidenta parto de Siĉuano. Ĝi estis enkondukita de Ernest Henry Wilson, kiu de 1899 ĝis 1905 por Veitch and Sons (hortikultura entrepreno) kolektis en okcidenta kaj centra Ĉinujo. Li portis la planton en 1904 al Eŭropo.

Priskribo redakti

La Veruka berberiso estas densa, ĉiamverda arbusto, kiu atingas alton de 2 metroj. La unujaraj branĉoj estas aspraj kaj arkecaj kun komence brunaj kaj poste nigraj verukoj. La planto havas multajn malgrandajn foliojn. La malsupra surfaco de la folioj estas blankeca. La planto havas tripartajn folidornojn kiuj longas ĝis 2 cm. La floroj estas orflavaj. La cilindroformaj beroj estas malhelpurpuraj.

Uzado redakti

Ankaŭ tiu specio estas uzata kiel ornama arbusto.

Hibridoj redakti

La specio kruciĝas kun aliaj specioj de la genro. Jen kelkaj hibridoj:

Literaturo redakti

  • Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Quelle und Meyer, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01268-7
  • John Kelly & John Hillier (Eld.): The Hillier Bäume & Sträucher, 1. Aufl., Thalacker-Medien, Braunschweig 1997, ISBN 3-87815-086-5
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Hrsg. von Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.

Eksteraj ligiloj redakti