Pionirplanto (aŭ pionirspecio) estas plantspecio kiu, komencas kreski kiel unua planto sur senvegetaĵa areo. Pionirspecioj estas do specioj, kiuj ofte ekzistas en novaj kreskejoj pli ofte ol en malnovaj ("maturaj") vivejoj. Tiu kapablo al novkolonigado havas diversajn speciojn.

  • specioj kun efikaj longdistanca disvastiga mekanismo. Ĉar la pionirhabitatoj ekestas hazarde kaj izolite, specioj kun multe da semoj havas avantĝon. La semoj havu bonan transportmekanismon. La plej multaj pionirspecioj disvastiĝas per vento (anemoĥorio). Eblas ankaŭ disvastigo per bestoj, ekzemple per birdoj (birdoĥorio).
  • pionirspecioj eltenas ofte pli ekstremaj mediaj kondiĉoj ol aliaj specioj. Establiĝintaj vegetaĵaroj dampas maksimumojn, ekzemple de temperaturo kaj grundoakvo. La malpli evoluantaj grundoj de pionira habitato havas ofte nutraĵmalabundon aŭ nutraĵmalegalecojn.
marĉa betulo kiel pionirplanto post incendio en faŭlta pinaro

Tipaj pionirspecioj estas malfortaj rilate la konkurencon kaj dum la biologia sukcesio ili estas forŝovitaj de aliaj specioj. La kialo estas, ke la avantaĝo en unu parto, ekzemple la tre alta kaj rapida semproduktado, rezultas el malavantaĝo je iu alia flanko, ekzemple la malalta kresko. La (lokaj) formorto kompeniĝas tielmaniere, ke ili krestas en novaj habitatoj pli rapide ol aliaj specioj. Ili bezonas por vivteni sin, ĉiam novajn pionirhabitatojn. Pro la perdo de la ekstremaj vivejoj (pro la deponado de nutraĵoj (a. ĉ. nitrogeno) kaj kultivado fare de la homo) la pionirspecioj estas minacataj al formorto.

Tipaj pionirhabitatoj ekestas post vulkanerupcioj (lafejoj), grandaj incendioj (komparu karikinoj), terglitoj (ŝutaĵo kaj rulŝtonaĵo), ŝanĝo de la marborda linio kaj altakvoj respektive post la reiro de glaĉeroj. Malgrandskale ili ĉiam ekestas per la influo de bestoj (formanĝoFraß, fosado). Ankaŭ tiaj malgrandaj truoj povas havi signifan valoron por multaj specioj. Nuntmpe grandaj pionirhabitatoj ekestas por la agado de la homo: post artefaritaj grundomoviĝoj, en fosaĵoj kaj en subĉiela minejo kaj sur novaloj.

Tipaj plantaj socioj estas ekzemple:

Arbaraj socioj, kiuj konsistas el ventodisvastigataj rapide kreskantaj pionierarboj , nomiĝas antaŭarbaro. Tipaj arbospecioj estas Salix caprea kaj penda betulo.

Speciala pionirvegaĵoj en la juna historio estis la pionirvegaĵo sur la batelkampoj de la Unua kaj Dua mondmilito.