Mallarĝfolia berberiso
La mallarĝfolia berberiso aŭ latine Berberis x stenophylla estas hibrido el la genro de la Berberisoj (Berberis). Ĝi estas la rezulto el la interkruciĝo de Darvina berberiso (Berberis darwinii) kaj Berberis empetrifolia. Ĝi estis priskribita en 1864 fare de John Lindley en The Gardeners' Chronicle.
Bildaro
redakti-
branĉo kun floroj
-
florado
-
floroj
-
floroj
Priskribo
redaktiLa ĉiamverda planto povas kreski ĝis mezgranda arbusto. La arboŝelo de la branĉoj estas ruĝbruna. La branĉoj pendas arke. La malhelverdaj folioj estas mallarĝe lancetaj, kompletrandaj kun pikilo ĉe la folipintoj kaj longas 2,5 cm; la malsupra folio nur estas videbla kiel blankeca strio. La folidornoj estas plej ofte tripartaj kaj malpli ol 1 cm longaj. La orflavaj floroj staras kiel umbelo kune. La rondecaj fruktoj estas blunigraj.
Uzado
redaktiLa mallarĝfolia berberiso ekestis kiel bredoformo ĉ. la jaro 1860. Ĝi estas uzata kiel ornamplanto.
Bredoformoj
redaktiOni konas diversajn kultivarojn:
- 'Claret Cascade' havas brilajn oranĝkolorajn florojn kaj purpurkolorajn varikoloraj folioj.
- 'Corallina Compacta' (sin. B. irwinii 'Corallina Compacta') estas arbedo kun koralruĝaj florburĝonoj kaj flavaj floroj. Ĝi estas kultivitaj ekde 1930.
- 'Crawley Gem' havas oranĝkolorajn foliojn, ekde 1930 en kulturo.
- 'Cream Showers' havas kremblankaj florojn
- 'Irwinii' (sin. Berberis irwinii) tre similas en kreskoformo kaj folio al Berberis darwinii ; la floropj estas intensive flavaj, Ĝi estas kultivita ekde 1903.
Fonto
redakti- Camillo Karl Schneider: Illustriertes Handbuch der Laubholzkunde, 1906, Verlag Gustav Fischer, Jena
- Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa Band IV/1. Teil, 2. Auflage, 1958, Carl Hanser Verlag, München
- Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Wiebelsheim, Quelle und Meyer, 2002, ISBN 3-494-01268-7.
- The Hillier Bäume & Sträucher, hrsg. von John Kelly und John Hillier, 1. Aufl., Braunschweig, Thalacker-Medien, 1997, ISBN 3-87815-086-5.
- Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3., vollständig überarbeitete und erweiterte Auflage. Nikol, Hamburg 2005, ISBN 3-937872-16-7 (Nachdruck von 1996).