La litrumacoj[2] (latine Lythraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo mirtaloj (Myrtales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 30 genrojn kaj pli ol 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas litrumo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Litrumacoj
salikario (Lythrum salicaria)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: mirtaloj Myrtales
Familio: litrumacoj Lythraceae
J.St.-Hil. [1]
litrumo Lythrum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu plantoj estas plejparte herboj, kelkaj estaq arbustoj kaj arboj. Ili troviĝas tutmonde - la plimulto de la specioj kreskas en tropikaj terenoj sed iuj vivas en mildklimataj regionoj.

La familio havas sian nomon laŭ la tipo-genro litrumo, ekz. Lythrum salicaria. En ĝi nun ankaŭ estas la granatujo, antaŭe klasita en aparta familio (Punicaceae).

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (8 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti