Malvacoj

familio de plantoj

La malvacoj[2] (latine Malvaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malvaloj (Malvales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 250 genrojn kaj preskaŭ 4500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas malvo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malvacoj
arbara malvo (Malva sylvestris)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: malvaloj Malvales
Familio: malvacoj Malvaceae
Juss. [1]
malvo Malva
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj estas arboj (tropike) aŭ moltigaj plantoj (ĝenerale en la kontinenta klimato), kun segmentumitaj folioj. Oftas la pseŭdokaliko (el superaj arbaraj folioj; trifolia epikaliko), la stamenoj kunkreskitaj al fasko. La floroj estas 5-nombraj, 4-ciklaj. La frukto estas ofte kapsulo (fendofrukto) kun nuksoj kiel frukteroj. La antero estas unuĉambra. La multaj specioj estas tutmonde disvastiĝantaj.

floroformulo: K(5)C5AooG(3-oo)

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Gravaj genroj kaj specioj redakti

  • baobabo el la subfamilio bombacoideoj - karakteriza arbo en la afrikaj savanoj sed ankaŭ en Aŭstralio
  • kotonujo (Gossypium)
  • kenafo aŭ fibromalvo (originas el Orient-Hindio: altas 2-3 m, unujara planto)
  • alteo (Althaea), kuracplanto: du aŭ plurjara herbo kun floroj, kiuj havas eksteran epikalikon, kies 6-9 folioj kunkreskis. Pluraj specioj estas ĝardene kulturataj;
    • oficina alteo (Althaea officinalis) farmacie utiligita kiel kontraŭtusa drogo
    • rozalteo (Althaea rosea) estas herbo kun rekta, fortika tigo kaj grandaj manforme lobaj folioj, kun multaj, grandaj silkecaj, funelformaj floroj. Ĝi estas tre kulturata en mezvarmaj regionoj.
  • arbara malvo (Malva sylvestris), kuracplanto
  • abutilo (Abutilon) estas unu el deciduaj arboj, arbedoj kaj unu aŭ plurjaraj herboj, el kiuj multaj estas kulturataj kiel ornamaj plantoj, dum el kelkaj specioj (A. avicennae) la fibroj estas utiligitaj por juto.

Bildaro redakti

Petunidino redakti

Petunidinopetunidol estas natura organika komponaĵo el la familio de la antocianidinoj. Ĝi estas vegetala pigmento kiu donas la koloron malhelruĝan al la Malva sylvestris, al kelkaj specioj Schinus Molle kaj al certaj florpetaloj. Ĝia nomo devenas el la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis identigita en la floro de la petunio, kiam tri aliaj pigmentoj estis same identigitaj kiel cianidino, malvidino kaj la peonidino.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti