Tilioideoj

subfamilio de plantoj
(Alidirektita el Tilioideae)

Tilioideoj (latine Tilioideae) estas rigardata nuntempe kiel subfamilio de la familio Malvacoj (Malvaceae). Al ili apartenas tri genroj kaj ĉ. 50 specioj. Ĉe aliaj aŭtoroj ekzistas multe pli da genroj en tiu taksono, tie ili estas en la rango de familio Tiliacoj (Tiliaceae). Ili kreskas ĉefe en la moderaj kaj subtropikaj regionoj de la norda hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tilioideae

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideoj Tilioideae
Arnott
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tilia tomentosa

Sistematiko redakti

En la subfamilio de la Tilioideoj (Tilioideae) ekzistas tri genroj kun 39 ĝis 50 specioj:

  • Craigia W.W.SM. & W.E.EVANS: La du specioj nur hejmiĝas en Ĉinujo kaj la norda Vjetnamio:
    • Craigia kwangsiensis H.H.HSUE: Ĝi hejmiĝas nur en la okcidenta Gŭangŝjio. La specio eventuale jam pereis.
    • Craigia yunnanensis W.W.SM. & W.E.EVANS: Ĝi venas el la okcidenta Gŭangŝjio (Jingxi, Napo), en la suda Gŭiĝoŭo (Duŝano), en la sudokcidenta Tibeto (Mêdog), en la sudorienta kaj okcidenta Junano (Malipo, Ruili, Xichou) kaj krome en norda Vjetnamujo.
  • Mortoniodendron STANDL. & STEYERM.: La ĉ. naŭ specioj venas el Meza Ameriko.
  • Tilio (Tilia L.): La 20 ĝis 40 specioj kreskas bone en moderaj kaj subtropikaj regionoj.

Fontoj redakti