Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bombacoideoj
Adansonia digitata
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj
Ordo: Malvaloj, Malvales
Familio: Malvacoj, Malvaceae
Subfamilio: Bombacoideoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Bombacoideoj (Bombacoideae) estas subfamilio en la familio de la Malvacoj (Malvaceae). Al la subfamilio ankaŭ apartenas 16 ĝis 21 (iam ĉ. 30) genroj kun ĉ. 120 specioj. Ekzemple la baobabo (Adansonia digitata), kiu apartenas al la plej karakterizitaj arboj de la afrika naturo, apartenas al tiu familio.

PriskriboRedakti

 
tribo Adansonieae: ilustraĵoj de Eriotheca parvifolia
 
tribo Adansonieae: floroj kaj folioj de Pachira aquatica

Vegetaj karakterizaĵojRedakti

Estas arboj, kiuj atingas alton de ĉ. 70 metroj. La alterne starantaj folioj estas simplaj aŭ fingroforme palmataj.

Generaj karakterizaĵojRedakti

La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj kvin nombraj kun duobla perianto. La sepaloj estas pli aŭ malpli kunkreskintaj. La floroj havas kvar stamenojn.

 
Tribo Adansonieae: Habito de Adansonia za
 
tribo Adansonieae: habito de kapok-arbo (Ceiba pentandra)
 
tribo Ochromeae: ilustraĵo de Ochroma pyramidale
 
tribo Fremontodendreae: Bfloro de Fremontodendron-kultivaro ‘Ken Taylor’

SistematikoRedakti

Unuopaj iamaj genroj kaj specioj, kiuj iam apartenis al la tribo Durioneae, ekzemple durio (Durio zibethinus), apartenas hodiaŭ al la subfamilio Helicteroideae kaj la specioj apartenas al la tribo Matisieae kaj al la Malvoideae.

La subfamilio Bombacoideae enhavas 21 genrojn[1]:

  • tribo Adansonieae: Ili havas ĉ. 15 genrojn:
    • Adansonia L.: Ĝi enhavas ĉ. naŭ speciojn, en Afriko, Madagaskaro kaj Aŭstralio.
    • Aguiaria DUCKE: Al ĝi apartenas unu specio:
    • Bernoullia OLIV.: Ĝi havas unu specion:
    • Bombacopsis PITTIER: Ĝi enhavas ĉ. 20 speciojn. Apartenas al la genro Pachira.
    • Bombax L. (sin.: Salmalia SCHOTT & ENDL.): la indikoj el diversaj fontoj nombras 8 ĝis 60 speciojn.
    • Catostemma BENTH.: La du specioj estas disvastigataj en la nordo de Sudameriko.
    • Cavanillesia RUIZ & PAV.: La kvin specioj hejmiĝas en la neotropiso.
    • Ceiba MILL. (sin.: Campylanthera SCHOTT & ENDL., Chorisia H.B.K., Eriodendron DC., Erione SCHOTT & ENDL., Spirotheca ULBR.): La 10 ĝis 17 specioj estas disvastigitaj en la neotropiso; unu specioj hejmiĝas en okcidenta Afriko.
    • Eriotheca SCHOTT & ENDL.: la 12 specioj hejmiĝas en la neotropiso.
    • Gyranthera PITTIER: la nur du specioj venis el Panamo kaj Venezuelo.
    • Huberodendron DUCKE: La kvar specioj estas disvastigitaj en la neotropiso.
    • Neobuchia URB.: Nur kun unu specio:
    • Pachira AUBL.: La 24 ĝis 46 specioj estas disvastigitaj en Neotropiso kaj Afriko.
    • Pseudobombax DUGAND: La 15 ĝis 20 specioj hejmiĝas el la neotropiso.
    • Scleronema BENTH.: La du specioj hejmiĝas en suda Ameriko.
    • Spirotheca ULBR.: la 5 ĝis 9 specioj troviĝis en la neotropiso.
  • tribo Ochromeae: Ĝi nur havas du genrojn kaj kvin speciojn:
    • Ochroma SW.: Ĝi nur konsistas el unu specio:
      • Ochroma pyramidale (CAV.) URBAN}}, sin.: Ochroma lagopus SW.): Ĝi hejmiĝas en la neotropiso.
    • Patinoa CUATREC.: La kvar specioj hejmiĝas el la tropika Sudameriko.
  • "Septotheceae":

UzadoRedakti

Kelkaj specioj ankaŭ havas ekonomian intereson. La ligno liveras la balsaman lignon (Ochroma pyramidale).

Aliaj arboj liveras fibrojn por kapoko, ekzemple la Kapok-barboj (Ceiba pentandra) kaj la azia kapokarbo (Bombax ceiba) kaj aliaj specioj.[4]

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Systematik der Malvaceae.
  2. Walter M. Kelman: A revision of Fremontodendron (Sterculiaceae). In: Systematic Botany, Volume 16, Issue 1, 1991, S. 3–20. Ŝablono:JSTOR
  3. 3,0 3,1 3,2 Bombacoideoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. Susanne Bickel-Sandkötter: Nutzpflanzen und ihre Inhaltsstoffe. Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim 2001, ISBN 3-494-02252-6.