Kapoko (de la malaja vorto kapuk), foje ankaŭ priskribata kiel "planta lanugo", estas fibro de la kapoka arbo, kiu botanike (do latine) nomiĝas Ceiba pentandra. La fibroj longas 1,5 ĝis 4 centimetrojn kaj fontas el la fruktoj de la tropika arbo.

kapokaj fibroj

La fibroj estas etaj tuboj kun stabila, sed tre maldika ekstero. Tial nur 20 procentoj de la volumeno estas planta fibro, 80 procentoj estas aero ene de la tuboj, kaj rezulte la fibro estas la plej malpeza natura materialo uzebla por teksaĵo. Laŭ sukcesa miksaĵo oni laŭ pezo kunigas 15 procentojn da kapoko kun 85 procentoj da kotono kaj rezultas teksaĵo, kiu sentiĝas malpeza kaj glata kiel silko, kaj aldone tre agrable forkondukas haŭtan humidecon kaj trovarmecon en varma klimato, sed tenas la varmecon en malvarma klimato.

La fibroj havas fajnan kovraĵon el vakso, kiu unuflanke kaŭzas iom probleman prilaboron al teksaĵo, sed aliflanke igas la rezultan teksaĵon akvorezista. Dum longa tempo la kapokaj fibroj nur uziĝis por savringoj, matracoj kaj rembura materialo por ekzemple sofoj. El kapoko produkteblis izola materialo, kiu meteblas sub parketo kaj efike mallaŭtigas la paŝosonojn.

Nuntempe pro nove evoluigita tekniko de teksado tamen el la ŝtofo el 85 procentoj da kotono kaj 15 procentoj da kapoko ankaŭ produkteblas ekzemple ĉemizoj.