Savoringo

(Alidirektita el Savringo)

Savoringo estas sekurigilo enakva. Oni trovas savringojn en naĝejoj, sur ŝipoj, boatoj, ĉe pontoj, basenoj, kluzoj ktp. Ĝi estas ene malplena aŭ plenigita de speciala ŝaŭmmaterialo.

Savringo sur pramo
Savringo ĉe ponto, Germanio
Hufumforma savilo, Nederlando

Uzo redakti

Kun ŝnuro redakti

Se la savoringo havas ŝnuron oni tenas ĝin aŭ fiksas ĝin al aĵo kaj ĵetas la ringon al la savoto. Per la ŝnuro oni povas tiri la ringon al la savoto.

  • Avantaĝoj
    • facila uzo
    • rapida uzo
  • Malavantaĝoj
    • nur eblas ĉe konscia savoto
    • distanclimo

Sen ŝnuro redakti

Oni ĵetas la savoringon al la savoto, sed ne eblas direkti ĝin al li.

  • Avantaĝoj
    • preskaŭ ĉie trovebla
    • sendanĝere al la savanto
  • Malavantaĝoj
    • malfacila uzo
    • necezas ekzercado
    • nur eblas ĉe konscia savoto

Savanto enakva redakti

La savanto naĝas kun la savringo al la savoto kaj metas ties brakojn sur la ringon antaŭ ol tiri aŭ puŝi lin al la bordo.

  • Avantaĝoj
    • preskaŭ ĉie trovebla
    • eblas ankaŭ ĉe nekonscia savoto
  • Malavantaĝoj
    • necesas multe da ekzercado
    • la savanto devas enakviĝi

Historio redakti

 
Modelo laŭ desegnaĵo de Leonardo da Vinci

Unua desegnaĵo de savringo estas de Leonardo da Vinci el la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti