Poligonacoj
La poligonacoj[2] (latine Polygonaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj pli ol 1380 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas poligono[2].
Poligonacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
poligono Polygonum L. | ||||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa sistemo de Cronquist donis al ili apartan familion (poligonaloj Polygonales), sed pli novaj taksonomiaj sistemoj metas ilin inter la kariofilaloj.
Estas du subfamilioj:
- Polygonoideae kun 800 specioj en 28 genroj
- Eriogonoideae kun 300 specioj troviĝas nur en la Amerikoj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Caryophyllales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kariofilaloj
- Polygonaceae Juss. - poligonacoj
- Acanthoscyphus Small - akantoscifo
- Aconogonon (Meisn.) Rchb. - akonogonono**
- Aconogonum (Meisn.) Rchb. - akonogono*
- Afrobrunnichia Hutch. & Dalziel - afrobrunikio
- Antenoron Raf. - antenorono**
- Antigonon Endl. - antigonono
- Aristocapsa Reveal & Hardham - aristokapso
- Atraphaxis L. - atrafakso
- Bistorta (L.) Scop. - bistorto
- Brunnichia Banks ex Gaertn. - brunikio
- Calligonum L. - kaligono
- Centrostegia A. Gray ex Benth. - centrostegio
- Chorizanthe R. Br. ex Benth. - korizanto
- Coccoloba P. Browne - kokolobo[5]
- Dedeckera Reveal & J.T. Howell - dedekero
- Delopyrum Small - delopiro
- Dodecahema Reveal & Hardham - dodekahemo
- Duma T.M. Schust. - dumo
- Emex Neck. ex Campd. - emekso
- Enneatypus Herzog - eneatipo*
- Eriogonum Michx. - eriogono
- Fagopyrum Mill. - fagopiro[6]
- Fallopia Adans. - falopio
- Gilmania Coville - gilmanio
- Goodmania Reveal & Ertter - gudmanio
- Gymnopodium Rolfe - gimnopodio
- Harfordia Greene & Parry - harfordio
- Harpagocarpus Hutch. & Dandy - harpagokarpo
- Hollisteria S. Watson - holisterio
- Homalocladium (F.J. Müll.) L.H. Bailey - homalokladio**
- Johanneshowellia Reveal - johaneshovelio
- Knorringia (Czukav.) Tzvelev - knoringio
- Koenigia L. - kenigio
- Lapathum Mill. - lapato*
- Lastarriaea J. Rémy - lastarieo
- Magoniella Adr. Sanchez - magonielo**
- Millspaughia B.L. Rob. - milspaŭgio
- Mucronea Benth. - mukroneo
- Muehlenbeckia Meisn. - mulenbekio
- Nemacaulis Nutt. - nemakaŭlo
- Neomillspaughia S.F. Blake - neomilspaŭgio
- Oxygonum Burch. ex Campd. - oksigono
- Oxyria Hill - oksirio
- Oxytheca Nutt. - oksiteko
- Parapteropyrum A.J. Li - parapteropiro
- Persicaria Mill. - persikario[7]
- Pleuropteropyrum H. Gross - pleŭropteropiro*
- Podopterus Bonpl. - podoptero
- Polygonella Michx. - poligonelo
- Polygonum L. - poligono[2]
- Pteropyrum Jaub. & Spach - pteropiro
- Pterostegia Fisch. & C.A. Mey. - pterostegio
- Pteroxygonum Dammer & Diels - pteroksigono
- Reynoutria Houtt. - rejnutrio
- Rheum L. - reumo[8]
- Rubrivena M. Král - rubriveno**
- Rumex L. - rumekso[9]
- Ruprechtia C.A. Mey. - rupreŝtio
- Salta Adr. Sanchez - saltao
- Sidotheca Reveal - sidoteko
- Stenogonum Nutt. - stenogono
- Symmeria Benth. - simerio
- Systenotheca Reveal & Hardham - sistenoteko
- Triplaris Loefl. - triplaro
- Polygonaceae Juss. - poligonacoj
- Caryophyllales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kariofilaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Plej konataj genroj
redakti- poligono (Polygonum) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj (200 specioj) kaj grimpaj arbedojkun rondformaj tigoj oftehavantajn nodojn, super kiuj estas membraneca foliingo, la karakteriza stipulformiĝo de tiu. Ĝi havas kvinnombrajn florojn kaj triangulecajn aŭ platajn nuksojn.
- Polygonum fagopyrum: unujara herbo kun kor aŭ sagformaj folioj, blankaj aŭ helruĝaj floroj kaj akute triangulaj nuksoj utiligeblaj por fari grizan farunon kaj grion.
- fagopiro (Fagopyrum): unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangulaj-korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio, kaj kultivata en plej malriĉaj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio.
- kokolobo (Coccoloba): tropikamerikaj arboj, el kiuj la konata specio (C. uvifera) havas manĝeblajn ŝajnfruktojn, kiuj konsistas el triangulecaj nuksoj ĉirkaŭitaj de ŝvelintaj, sukoplenaj receptaklo kaj kaliko kaj kiuj havas agrablan acidetan guston.
- rumekso (Rumex): plejparte plurjaraj herboj kun multaj verticilioj de floroj kaj kun triflanka nuksoenfermnita en la tri internaj periantaj folioj, kiuj kreskas dum la maturiĝo de la frukto.
- rabarbo (Rheum)
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Polygonaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 poligono en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Polygonaceae ĉe The Plant List
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ kokolobo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ fagopiro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ persikario en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ reumo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ rumekso en PIV ĉe vortaro.net