Falopio
(Alidirektita el Fallopia)
Falopio (latine Fallopia) estas genro de herbecaj plantoj el la familio de la poligonacoj (Polygonaceae).
Falopio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Heĝa falopio (Fallopia dumetorum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro estas nomita laŭ Gabrielo Falloppio, aŭ Fallopius (1523–1563), kiu estis la administranto de la Botanika ĝardeno de Padovo.
La specioj de tiu genro antaŭe oni klasifikis inter Polygonum. Tiu genro estas dividita en Persikario (Persicaria), Poligono (Polygonum) kaj Falopio (Fallopia).
Specioj redakti
En Eŭropo inter aliaj troviĝas:
- Heĝa falopio (Fallopia dumetorum)
- Japana falopio (Fallopia japonica)
- Saĥalina falopio (Fallopia sachalinensis)
- Konvolvula falopio (Fallopia convolvulus)
- Ĉina falopio (Fallopia baldschuanica)
Homaj uzoj redakti
La Ĉina falopio (Fallopia baldschuanica) estas multkultivata kaj povas sovaĝiĝi.