Radiko (lingvo)

lingvistika termino -- neapartigebla parto de vorto
(Alidirektita el Etimo)

Radiko en lingviko estas la parto de la vorto senkalkulinte la finaĵon, ekzemple en la vorto ĉevalo la radiko estus ĉeval- kaj la finaĵo -o.

Etimo, aŭ vortodeveno, estas studobjekto de etimologio, nome pli fruaj aŭ alilingvaj formoj de vorto aŭ radiko. Ekzemple, la etimo de la vorto ĉevalo estas la Franca vorto cheval, kies etimo siavice estas la Latina caballus.

DisvolvigoRedakti

La radikoj estas la elementoj kiuj ne estas afiksoj, finaĵo, aŭ primitiva vorto.

Disdividiĝas en:

Christian Rivière, en sia eseo Vortfarado kaj radikfarado,[1] eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.

En etimologio, radiko estas la kerna formo de vorto, kutime en naciaj lingvoj en formo de pratempa atesto aŭ rekonstruo. Radikaj formoj havas gravecon por dedukti la lingvan strukturon de lingvaj familioj, kiel la Semitaj kaj Dravidaj lingvoj.

Radikoj kaj sufiksoj en EsperantoRedakti

En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[2] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[3] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[4] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[5]

NotojRedakti

  1. Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.
  2. Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
  3. La arto..., pp. 387-390.
  4. La arto..., p. 391.
  5. La arto..., p. 393.