Lingva rekonstruo

praktiko establi la trajtojn de neatestita praa lingvo pere de unu aŭ pluraj donitaj lingvoj

Lingva rekonstruo estas la praktiko establi la trajtojn de neatestita praa lingvo pere de unu aŭ pluraj donitaj lingvoj. Estas du specoj de rekonstruo:

  • Interna rekonstruo uzas neregulaĵojn en unuopa lingvo por fari konkludojn pri pli frua etapo de tiu lingvo – tio estas, ĝi baziĝas sur pruvoj de tiu lingvo sole.
  • Kompara rekonstruo, kutime nomata nur kiel rekonstruo, establas trajtojn de la prapatro de du aŭ pli da rilataj lingvoj, apartenantaj al la sama lingva familio, per la kompara metodo. Lingvo tiel rekonstruita estas ofte nomata pralingvo (la komuna praulo de ĉiuj lingvoj en difinita familio); ekzemploj estas la Hindeŭropa pralingvo aŭ la Dravida pralingvo.

Tekstoj diskutantaj lingvan rekonstruon kutime antaŭsignas rekonstruitajn formojn per asterisko (*) por distingi ilin de atestitaj formoj.

    Atestita vorto el kiu vortradiko en la pralingvo estas rekonstruita estas reflekso. Pli ĝenerale, reflekso estas la konata derivaĵo de pli frua formo, kiu povas esti aŭ atestita aŭ rekonstruita. Refleksoj de la sama fonto estas parencaj.