Koridalo

(Alidirektita el Corydalis)

Koridalo (Corydalis) estas lil- aŭ blank-floraj, jaraj aŭ staŭdaj arbaraj plantoj (ĉ. 470 specioj) ofte kun tubero en la familio de papaveracoj. Ĝi hejmas en la modera norda hemisfero kaj la altaj montoj de tropika orienta Afriko. Ili plej oftas en Ĉinio kaj en Himalajo, kun ĉ. 357 specioj en Ĉinio.

Koridalo solida (Corydalis solida)
Koridalo plena (Corydalis solida)
Koridalo flava (Corydalis lutea)

La grajnojn disvastigas formikoj. La idplantoj aperas kun unu kotiledono, kiu kunkreskis el du kotiledonoj, kio nomiĝas ŝajn-unukotiledoneco (pseudomonokotylia).

Corydalis cava kaj kelkaj aliaj tuberaj specioj enhavas la alkaloidon bulbokapnino, kiu estas foje uzata en medicino, sed scienca evidenteco mankas pri la ĝustaj dozoj kaj kromefikoj.

Multaj aliaj specioj de koridalo enhavas toksinojn kaj alkaloidojn, kiel kanadino, kiu malhelpas kalcion.

Kelkaj specioj redakti