La asparagacoj[2] (latine Asparagaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo asparagaloj (Asparagales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 130 genrojn kaj pli ol 2900 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas asparago[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asparagacoj
Floranta legomasparago (Asparagus officinalis)
Floranta legomasparago (Asparagus officinalis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: asparagaloj Asparagales
Familio: asparagacoj Asparagaceae
Juss. [1]
asparago Asparagus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu familio troviĝas mondvaste. La plej konara nutraĵplanto estas la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis). El la suko de la agavoj estas farata tekilo aŭ agavbrando. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj, ĝardenoj kaj domoj.

Priskribo redakti

Asparagacoj estas multjaraj herbaj aŭ lignaj plantoj: arbustojlianoj. Multaj specioj havas reduktitajn foliojn kaj la tigoj transprenas la taskon de fotosintezo. La plujaraj herbaj specioj havas rizomojn kiel rezervorganoj. Se estas folioj, tiam ili sidas alternantaj kaj estas simplaj, paralelnervuraj kaj glatrandaj. Ofte la folioj estas skvamformaj kaj haŭtaj. Stipuloj mankas.

La floroj staras unuope sur tre diversmaniere konstruitaj infloreskoj. La malgrandaj, trinombraj floroj estas duseksaj aŭ unuseksaj. Se la floroj estas unuseksaj la plantoj povas esti aŭ monoikaj aŭ dioikaj apartseksaj. La ses involukroj estas samaj kaj verdaj, blankaj aŭ flavaj. La plantoj havas du cirkloj de po tri stamenoj. Ili estas inter si liberaj sed kunkreskintaj kun la bazo de la involukroj. En la duseksa kaj masklaj floroj ĉiuj stamenoj estas fekundaj. La inaj floroj havas staminodiojn kaj nektariojn. Tri karpeloj estis kunkreskintaj al epigina ovario. La pistilo havas maksimume la longecon de la ovario. La plantoj formas berojn. -->

Taksonomio redakti

La molekulgena esploroj dum la lastaj dek jaroj kondukis al tio, ke la familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) komplete ŝanĝiĝis. La Asparagaloj (Asparagaceae s.l.) nun entenas la taksonoj de la iamaj familioj Agavaceae, Aphyllanthaceae, Hiacintacoj (Hyacinthaceae), Laxmanniaceae, Ruskacoj (Ruscaceae) kaj Themidaceae.[4] La nomo Asparagaceae estis publikigita en la jaro 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum sur paĝo 40. Tipogenro estas asparago (Asparagus L.)

Laŭ la reguloj de la Internacia Kodo de la botanika nomenklaturo (IKBN) la kelkaj familiaj nomoj de povas esti transprenataj por la novaj subfamilioj. Ekzemple la Hiacintacoj (Hyacinthaceae) ne povas fariĝi „Hyacinthoideae“ , ĉar la pli malnova nomo havas prioritaton. La nova subfamilio devas ricevi la nomon Scilloideae.]]

La familio de la Asparagacoj (Asparagaceae) nun havas sep subfamiliojn kun ĉirkaŭ 150 genroj kaj ĉirkaŭ 2500 specioj:


Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (4 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Bildaro redakti

Literaturo kaj fontoj redakti

  • Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 132–136, COI:10.1111/j.1095-8339.2009.00999.x.
  • Die Familie der Asparagaceae bei der APWebsite. (angla)
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press 1987. ISBN 0-521-34060-8

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Asparagaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 asparago en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Asparagaceae ĉe The Plant List
  4. Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 105–121, DOI: 10.1111/j.1095-8339.2009.00996.x.
  5. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  6. agavo en PIV ĉe vortaro.net
  7. aspidistro en PIV ĉe vortaro.net
  8. konvalo en PIV ĉe vortaro.net
  9. draceno en PIV ĉe vortaro.net
  10. drimio en PIV ĉe vortaro.net
  11. hiacinto en PIV ĉe vortaro.net
  12. ornitogalo en PIV ĉe vortaro.net
  13. polianto en PIV ĉe vortaro.net
  14. poligonato en PIV ĉe vortaro.net
  15. rodeo en PIV ĉe vortaro.net
  16. rusko en PIV ĉe vortaro.net
  17. sanseviero en PIV ĉe vortaro.net
  18. scilo en PIV ĉe vortaro.net
  19. jukao en PIV ĉe vortaro.net