Kamasio (Camassia) estas genro de ses specioj indiĝenaj en sudokcidenta Kanado kaj okcidenta Usono, de suda Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, kaj oriente ĝis Utaho, Vajomingo kaj Montano; unu specio indiĝenas en orienta Usono. Krom la lokaj indiĝenaj nomoj camas kaj quamash (parencaj al la latina genra nomo, kiu venas el la nimipua ("nezperca") nomo de la tubero, qém’es), oni ankaŭ nomas ĝin indiana hiacintosovaĝa hiacinto. Ĝi kreskas amase en malseketaj herbokampoj. La kamasioj estas ĉiujaraj plantoj, kun bazaj liniaj folioj 20 ĝis 80 cm longaj aperantaj en frua printempo. La plantoj atingas alton de 30 ĝis 130 cm, kun multaflora tigo kreskanta super la ĉefparto de la planto en la somero. La ses-petalaj estas diverskoloraj, de blanka aŭ helsiringa ĝis profunde purpura aŭ blu-viola. Tutajn kampojn kelkfoje kovras ilia koloro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamasio
Indiana kamasio, Camassia quamash
Indiana kamasio, Camassia quamash
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Subfamilio: Agavoideae
Genro: Kamasio Camassia
Lindl.
Specioj

6

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Camassia cusickii

Kultivado kaj uzado redakti

Kamasiaj specioj estis grava nutraĵo por indiĝenoj kaj enmigrintoj en partoj de la malnova usona okcidento. Multaj regionoj aŭ lokoj en nordokcidenta Usono nomiĝis laŭ tiu planto, inkluzive de la urbo Camas (Vaŝingtonio), la rivereto Lacamas Creek en suda Vaŝingtonio,[1] la prerio Camas Prairie (Idaho) (kaj ĝia turisma fervojo Camas Prairie Railroad), kaj Kantono Camas (Idaho).[2]

Manĝado redakti

Ornamenta uzado redakti

Taksonomio kaj specioj redakti

Historie oni kredis, ke la genro apartenas al la liliacoj, aŭ al la pli specifaj Scillaceaehiacintacoj, sed studado pri la DNA kaj biokemio instigis la Angiosperman Filogenian Grupon reasigni la genron al la subfamilio Agavoideae de la asparagacoj.[3]

Oni rekonas fine de 2011 ses speciojn:[4]

Falsa amiko redakti

La blank-flora specio nomata Deathcamas ("mortkamasio:") en la angla, kvankam similaspekta al la kamasio kaj havanta treege similan tuberon, tamen estas venena. Ĝi apartenas al alia genro, Zigadeno.

Citaĵoj redakti

  1. Exploring Washington, Harry M. Majors, eld. Van Winkle Publishing Co, 1975, isbn = 9780918664006, p. 120; (ĉe Google Books)
  2. Idaho.gov - Camas County Arkivigite je 2011-11-20 per la retarkivo Wayback Machine - alirdato 2009-06-06
  3. Angiosperm Phylogeny Website: Asparagales: Agavoideae, P.F. Stevens, ekde 2001
  4. World Checklist of Selected Plant Families, eld. The Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew, serĉante por "Camassia"

Eksteraj ligiloj redakti