Hermann Witsius (1636-1708) estis nederlanda teologo, reformisto, klasikulo, hebreisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Franeker. Kvankam teologie Witsius celis la repaciĝon inter la ortodoksio kaj la Teologio pri la Interligoj, ankaŭ konata kiel federalismo, li antaŭ ĉio estis biblia teologo kaj lia ĉefa studareo estis la sistema teologio. Li estis samtempulo de Johano Kocejo kaj Gisbertus Voetius, kun kies sekvantoj li partoprenis en kelkaj polemikoj.

Hermann Witsius
(1636-1708)
nederlanda teologo
nederlanda teologo
Persona informo
Naskiĝo 12-a de februaro 1636
en Enkhuizen,  Nederlando
Morto 22-a de oktobro 1708
en Lejdeno,  Nederlando
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Utrecht
Universitato de Franeker
Universitato de Lejdeno
Universitato de Groningen
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Enkhuizen kaj studis en la Universitatoj de Groningen, Lejdeno kaj Utrecht. Li ordeniĝis ministro kaj fariĝis pastoro en la nederlanda preĝejo de Westwoud kaj pli malfrue en Wormer, Goes kaj Lejvardeno. Li fariĝis profesoro pri teologio en la Universitato de Franeker, en 1675, kaj en la Universitato de Utrecht, en 1680. En 1698, li estas indikita al la Universitato de Lejdeno kiel sukcedanto de nederlanda teologo Frederiko Spanhajmo la juna. Li mortis en Lejdeno.

Vidpunktoj kaj konfliktoj redakti

Dum la periodo kiam Witsius instruis en la Universitato de Franeker, forta streĉiĝo okazis inter la sekvantoj de Gisbertus Voetius (1589-1676) kaj Johannes Coccejus (1603-1669). Gisbertus Voetius, grava skolastika reformisto kaj profesoro en la Universitato de Utrecht, tiam reprezentis la ĉefan protagoniston de la Dua Nederlanda Reformacio, tiom kiom John Owen (1616-1683) faris por la angla puritanismo. Voetius estis forta oponanto de Johannes Cocceius, germana teologo naskita en Bremeno, kaj kiu instruis en Franeker kaj Lejdeno, kies teologio de interligoj, laŭ persona vidpunko de Voetius, troemfazis la historian kaj kuntekstan karakteron. Voetius kredis ke la nova metodologio de Cocceius rilate al la Skribaĵoj povus subfosi kaj la reformitan dogmaron, kaj la praktikan kristanismon. Laŭ koncepto de Voetius, la malŝato al la praktika kristanismo de Coccejus kulminus en lia malakcepto de la Sabato kiel ceremonia festo ne plu ligita al la kristanoj. La polemiko inter la sekvantoj de Voetius kaj Coccejus forskuis la Nederlandan Reformitan Eklezion eĉ post la morto de la du teologoj, dividinte la fakultatojn je teologio en koteriojn. Eventuale, ambaŭ koterioj, en multaj urboj, interkonsentis pri ĉirkaŭturno de ties pastoroj inter la sekvantoj de Voetius kaj Coccejus.

Selektita verkaro redakti

  • Disputatio medica inauguralis De odontalgia ... , 1607, Hermann Witsius,Adrianus Ziegler
  • De judaeorum et christianorum messia. Utrecht. (1654)
  • De S.S. trinitate ex judaeis contra judaeos probanda. Utrecht. (1655)
  • Judaeus christianizans circa principia fidei et SS. Trinitatem (Utrecht, 1661)
  • De practijk des christendoms, voorgestelt in vragen en antwoorden, mitsgaders geestelijke printen van enen onwedergeboren op zijn beste en een wedergeboren op zijn slegtste. Utrecht. (1665)
  • De twist des Heeren met sijn wijngaart (met J. van der Waeyen). Leeuwarden. (1669)
  • Eene ernstige betuiginge aan de afdwalende kinderen der kerke, tot wederlegginge van de gronden van J. de Labadie en de sijne. Amsterdam. (1670)
  • Afscheydtpredikatie. Leeuwarden. (1675)
  • De oeconomia foederum Dei cum hominibus libri IV. Leeuwarden. (1677)
  • Diatribe de septem epistolarum apocalypticarum sensu historico et prophetico (Franeker, 1678)
  • Exercitationes sacrae in symbolum quod apostolorum dicitur et in orationem Dominicam (Franeker, 1681)
  • Aegyptiaca et Δεχάφυλον sive de Aegyptiorum sacrorum cum hebraicis collatione libri III. Amsterdam. (1683)
  • Hermanni Witsii Aegyptiaca et dekaphulon. Siue, De aegyptiacorum sacrorum ..., 1683
  • Dissertatio epistolica ad Ulr. Huberum de S.S. auctoritate divina ex sola ratione adstruenda. Utrecht. (1687)
  • Dissertationes duae de theocratia Israëlitarum et de Rechabitis. Utrecht. (1690)
  • Miscellanea sacra (Utrecht, 1692-1700, 2 vol).
  • Miscellaneorum sacrorum libri IV, 1692
  • Excercitationum academicarum XII. Utrecht. (1694)
  • Lijkrede op koningin Maria. Utrecht. (1695)
  • Miscellanea sacra. Utrecht. (1700)
  • Meletemata leidensia. Leiden. (1703)
  • Disquisitio de Paulo Tarsensi, cive romano. Leiden. (1704)
  • De Oeconomia foederum Dei cum hominibus libri quatuor, 1744

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti