Johano Amoso Komenio

ĉeĥa instruisto, edukisto, filozofo, teologo kaj verkisto

Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, germane respektive latine Johann Amos Comenius [Komenjus]; naskiĝis la 28-an de marto 1592 en Nivnice apud Uherský Brod; mortis la 15-an de novembro 1670 en Amsterdamo) estis elstara filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la moravia kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo.

Johano Amoso Komenio
Persona informo
Jan Amos Komenský
Naskiĝo 28-an de marto 1592 (1592-03-28)
en Uherský Brod
Morto 15-an de novembro 1670 (1670-11-15) (78-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Tombo Naarden vd
Religio Unueco de fratoj vd
Lingvoj latinaĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Subskribo Johano Amoso Komenio
Familio
Edz(in)o Johanna Gajusová • Marie Dorota Cyrillová • Magdalena Vizovská vd
Infanoj Alžběta Komenská • Daniel Komenský vd
Parencoj Peter Figulus Jablonsky • Daniel Ernst Jablonski vd
Profesio
Okupo instruistopedagogofilozofosciencisto • teologo • lingvistopresbiteroverkisto vd
Laborkampo pedagogioteologiofilozofionaturfilozofiosciencoliteraturo • religious emigration vd
Verkado
Verkoj Janua linguarum reserata
Orbis sensualium pictus
Episkopo de la Unuiĝo de fratoj
Dum 1648
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Johano Amoso Komenio
Via Lucis', 1668

Post la studoj ĉe la germanaj universitatoj en Herborn kaj Heidelberg li loĝis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Přerov (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek.

Post la jaro 1620, kiam estis venkita la bohema protestantismo, Komenio devis kun miloj da samkonfesiuloj forlasi la landon. Antaŭ la ekzilo en kaŝejoj li verkis ĉeĥlingve amaran satiron Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. Li komencis prelegi en Elbing (Elblongo) kaj loĝis tie dum la jaroj 1642-1646 tamen kiam la katolika preĝejo komencis lin persekuti kiel herezulon, li eskapis al Rafał Leszczyński en Leszno en Pollando. La tolerema al novaj ideoj pola Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekhavis tamen problemojn kun aliaj landoj - precipe Svedujo, kiu komencis detrui kaj rabi la polajn teritoriojn, post kiam la pola reĝo Johano Kazimiro pretendis rajton je sveda trono. En 1656 Svedujo proponis al aliaj landoj la projekton de dispartigo de Pollando. La traktato estis konfirmita en Iernut kaj Komenio apogis ĝin. Kiam polaj katolikoj konkeris protestantisman urbon Leszno, Komenio estis forpelita kiel la perfidulo. Komenio loĝis ankaŭ intertempe en Britio (1641-1642), Svedio (1642-1648), en la hungara urbo Sárospatak (1650-1654) kaj fine en Nederlando (1656-1670). Li estas entombigita en Naarden, kie troviĝas lia muzeo.

Al tiuj ĉi landoj, precipe al Svedio, li estis invitita por reformi tie la lernejaron kaj la publikan vivon laŭ siaj proponoj. Komenio estas konata ĉefe kiel granda pedagogo, sur kies principoj ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Lia unua mondfama verko estis Ĉeĥa didaktiko (1632), pli poste reverkita en la latina sub la titolo Didactica Magna (legu didaktika magna) - Granda didaktiko.

Vastan eĥon atingis la prilingvaj verkoj kaj lernolibroj de Komenio: Janua Linguarum Reserata (Pordego de la lingvoj malfermita, 1631), kaj Orbis Pictus (orbis piktus) - Mondo en bildoj, 1658. Siajn pedagogiajn verkojn Komenio eldonis en unu kolekto en Amsterdamo sub la titolo Opera Didactica Omnia (Ĉiuj didaktikaj verkoj, 1657).

Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratiĝo de ĉiuj popoloj, respeguliĝis ankaŭ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eŭropo. Tiun ĉi lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a ĉapitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa kaj nefinita verko Ĝenerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj, kies kvina parto "Panglottia" estas dediĉita al la problemo de universala lingvo.

Li dividis la homan junecon je kvar partoj po 6 jaroj (infano, knabo, adoleskanto, junulo), al kiuj apartenas respondaj lernejoj (patrina, elementa, gimnazio, universitato). En ĉiuj oni instruu ĉion, sed je diferencaj niveloj.

Jam la infano lernas fundamentojn de la matematiko (kalkuli per fingroj), astronomio (suno, luno, steloj, jarsezonoj), fiziko (granda, malgranda, varma, malvarma ktp.), moralo (ĝentileco, ne mensogi) ktp. Liaj lernolibroj de lingvoj konsistis el mil frazoj, priskribantaj la mondon (ekz.: La steloj kvazaŭ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon.) Li postulis, ke lernejon devige vizitu la tuta junularo, eĉ la malriĉa, eĉ la knabinoj (stulta patrino ne povas eduki saĝajn filojn).

La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al ĉiuj nacioj. Ĝi devas esti neŭtrala por ne veki ĵaluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latina, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li proponis aŭ simpligi la latinan aŭ krei lingvon tute novan. Li estis unu el la raraj (kun Zamenhof) kiu opiniis, ke tiu lingvo devus estis bela', por ke la homoj havus plezuron lerni kaj paroli ĝin.

Klasikaĵo fariĝis lia alegoria satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (1623). Junulo volas trovi sian lokon en la mondo, kiu estas priskribita kiel urbo kun ses stratoj: tie loĝas familioj, metioj, sciencoj, religioj, administracio kaj nobelaro. La junulo esploras la stratojn kun siaj du akompanantoj Scivolemo kaj Iluzio, kiuj surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bela, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li vidas el sub ili la veron. Kontrasto inter bela ŝajno kaj amara vero donas akran satiran sarkasmon. Post trarigardo de la mondo kun ĉiuj ĝiaj teruraĵoj la junulo fermiĝas en sia koro kun Kristo.

Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj. Ni citu kelkajn:

  • Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de la internacia lingvo, Přerov 1970
  • Oldřich Kníchal, Vlastimil Novobilský: Komenio kaj la internacia lingvo, ĈEA 1974
  • František Kožík: Lumo en tenebroj, ĈEA 1992 (romano pri Komenio kun aldonoj el liaj pedagogiaj libroj kaj el la satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro) Seminario pri Komenio, ĈEA 1992

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Johano Amoso Komenio » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»