Moraviaj fratoj

(Alidirektita el Unuiĝo de fratoj)

La Unuiĝo de fratojFrataro-Unuiĝo (latine Unitas Fratrum, ankaŭ konata kiel Moravianoj) estas kultura kaj socia movado de ĉeĥa popolo, fondita en 1457, kelkajn jardekojn antaŭ la reformacio en Moravio kaj en Bohemio. Ĝi baziĝis sur la instruoj de Jan Hus, partnero de John Wyclif. Ĝi vastiĝis en ĉeĥaj landoj kaj ankaŭ ekster ĝiaj limoj, sed post surtronigo de Habsburgoj en Ĉeĥaj Landoj de post la jaro 1526 plene malpermesita kaj daŭre persekutata. Ĝiaj membroj nomiĝas Bohemiaj Fratoj, en okcidentaj landoj ili estas pli bone konataj sub Moraviaj Fratoj.

Moraviaj fratoj
emblemo
konfesio • misiista societo
Lando(j) DanioĈeĥioSurinamoNederlandoGermanio vd
Membro de Evangelical Missions Agency • Evangelischer Posaunendienst in Deutschland vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Dum la tridekjara milito la frataro estis persekutata kaj pro tio, ili fuĝis Bohemion kaj Moravion por aliaj landoj en Eŭropo, ekzemple grupoj fuĝis al Anglio kaj Pollando. (Komenio, ekzemple, fuĝis al Pollando kaj poste al Anglio). Unu el la grupoj fuĝintaj iris al nuntempa Germanio en la graflando de la grafo Zinzendorf kaj tie konstruis Herrnhut. Tamen, la grafo ne nur donis al la frataro vivspacon, li ankaŭ aniĝis al ĝi. Li iĝis ĝia gvidinto kaj alportis grupon de la frataro el Germanio al Ameriko, en Georgio je 1735. Tamen, la grupo rifuzis batali kontraŭ la Indianoj kaj estis malŝatata en Georgio pro tio, kaj do en 1740 la georgia fratara komunumo translokiĝis denove, ĉi foje al Pensilvanio. En Pensilvanio ili fariĝis parto de la granda enmigrado al Pensilvanio de germanparolantoj kaj la moravoj estas inter la pensilvanigermanaj grupoj. En Pensilvanio ili estis nomitaj moravoj kaj pensilvanigermandialekte Herrnhuder.

La 16-a jarcento signifis pezan subpremon kaj fuĝon en aliajn landojn. En la jaro 1722 ricevis kelkaj germanaj kaj ĉeĥaj familioj frataraj ŝirmejon ĉe grafo Zinzendorf en Saksio kaj fondis tie vaste konatan komunumon sub la nomo Herrnhut (Ŝirmejo de la Sinjoro).

Nur en la jaro 1861 eldonis Habsburgoj edikton, kiu iom liberigis ekziston de nekatolikoj. Nun ekzistas en Ĉeĥa respubliko kelkaj protestantaj eklezioj de ĉi tiu deveno kaj unu el ili nomiĝas daŭre „Jednota bratrská“

La Moravoj en Pensilvanio redakti

En Pensilvanio, la Moravoj fondis la urbojn Betleĥem, Nazareto, kaj la vilaĝojn Emmaus, kaj Lititz. La pensilvanigermana poetino Louise Adeline Weitzel estis morava kaj kreskis en Lititz.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti