Iernut
urbo en nuna Rumanio
Iernut [jernut] (hungare: Radnót, germane: Radnuten) estas urbo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Cipău (Maroscsapó), Deag (Marosdég), Lechința (Mureș) (Maroslekence), Oarba de Mureș (Marosorbó), Porumbac (Porumbáktanya), Racameț (Rakamac), Sălcud (Szélkút) kaj Sfântu Gheorghe (Csapószentgyörgy).[1]
Iernut | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Radnót (hungare), Radnuten (germane) | |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | |
Situo | 46° 27′ N, 24° 14′ O (mapo)46.45361111111124.233333333333Koordinatoj: 46° 27′ N, 24° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 280 m | |
Poŝtkodo | 545100 | |
Loĝantaro | 8,705 (en 2011; 9.523 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 117827 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 109 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 5 954 (rumanoj, 23 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas en 1257. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Kis-Küküllő (reĝa departemento).
Famaj nomportantoj
redaktiKuracisto Magda Radnót, esteto Sándor Radnóti, dramaturgo Zsuzsa Radnóti kaj poeto Miklós Radnóti portis la hungarlingvan loknomon.
Renomaj personoj
redakti- József Balogh (1701–1756), jezuita monako, instruisto.
- Márton Hamar (5-a de februaro 1927 – Bukareŝto, 25-a de marto 1987), zoologo.
- Endre Jeney (26-a de aŭgusto 1891 – Debrecen, 10-a de aŭgusto 1970): patologo, mikrobiologo, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio (1963).
- Csilla Kákonyi (n. 28-a de majo 1940), pentristino[2]
- Zsigmond Kornis (? , ĉirkaŭ 1578 – Radnót, 3-a de novembro 1648): transilvania grandbienulo, magnato.
- János László (n. 7-a de februaro 1934): violonisto.
- Hortenzia Meleg (n. 10-a de junio 1961): marionetaktorino.
- András Szabó (juristo).
Fontoj
redakti- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Paĝo de Kákonyi ĉe artportal.hu. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-07 .
Eksteraj ligiloj
redakti-
Situo en la distrikto
-
Kalvinana preĝejo en Iernut
-
La urba blazono