Kis-Küküllő (historia departemento)
Kis-Küküllő (kiŝ-kukulO) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Târnava-Mică, germane Kleinkokel. La departemento ricevis sian nomon de rivero Târnava Mică hungare.
- Departementejo: Dicsőszentmárton
- Areo: 1724 km²
- Loĝantaro: 116.091 en 1910
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Administracio
redaktiEstis 4 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Dicsőszentmárton samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Erzsébetváros (Dumbrăveni (Sibiu))
- Hosszúaszó
- Radnót
La departemento situis en montara regiono meze de Transilvanio. Gravaj riveroj estas Târnava Mare, Târnava Mică kaj Mures.
Dum la historio ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj, eĉ hungaroj. En tiu formo la departemento formiĝis en 1876, pli frue estis departemento Küküllő, kiu disiĝis al Granda kaj al Malgranda Küküllő (kis signifas hungare malgranda). En 1919 la rumana armeo okupis interalie la departementon, ekde 1920 apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia.