András Szabó (juristo)
András Szabó [andrAŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó András estis hungara juristo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2004).
András Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1928 en Iernut |
Morto | 30-an de julio 2011 (83-jaraĝa) en Pilisborosjenő |
Lingvoj | hungara |
Okupo | |
Okupo | akademiulo juristo universitata instruisto |
András Szabó [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1928 en Rumanio en Iernut. Li mortis la 30-an de julio 2011 en Pilisborosjenő.
Biografio
redaktiAndrás Szabó apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li lernis kelkajn jarojn en Universitato Babeş–Bolyai, poste en Budapeŝto li soldatiĝis. En 1950 li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis juran diplomon en 1953. Li ricevis postenon en jura instituto. Li estis partoprenanto en hungara revolucio de 1956, tial ĝis 1959 li estis malliberulo, poste li daŭris la laboron en la instituto. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1978. Li iĝis titulara profesoro en 1986 en universitato de Szeged. Li partoprenis ankaŭ en la politika ŝanĝo (ĉeso de la socialismo en 1989. En la sekva jaro li estis elektita juĝisto por la hungara konstitucia tribunalo. Li pensiuliĝis en 1998. Li okupiĝis precipe pri leĝoj kontraŭ krimoj. Li ricevis 6 premiojn inter 1973-1998.
Verkaro (elekto)
redakti- A fiatalkorúak és a büntetőjog (1961)
- Társadalmi-gazdasági fejlődés és a fiatal korosztályok bűnözése (1972)
- Bűnözés – ember – társadalom (1980)
- A visszaeső bűnözés prognózisa 1980–85-ös évekre (1980)
- A büntetőjog reformja (1992)
- Jogállami forradalom és a büntetőjog alkotmányos legitimitása (2000)
Fontoj
redakti- [2] hungare
- [3] Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine hungare