Sălcud salkud (hungare: Szélkút se:lku:t) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Târnăveni. Administre ĝi apartenas al Iernut.

LoĝantaroRedakti

En 1910 ĝi havis 1 096 loĝantojn (rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 892 (rumanoj).

HistorioRedakti

Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En 1350 ĝia hungara loĝantaro pereis je pesto. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye).

FontoRedakti

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.