Joan Blaeu

(1596-1673)

Joan Blaeu (eo: Johano Blaeu; naskiĝinta en 1596 je Alkmaar, Nederlando; mortinta la 28-an de decembro 1673 en Amsterdamo, Nederlando) estis nederlanda kartografiisto kaj kuprogravuristo. En 1654 li verkis la unuan maparon pri Skotujo. Lia dekunuvoluma Atlas Maior, unuafoje aperinta en 1662, apartenas al la plej elspezaj kaj plej multkostaj eŭropaj maparoj de la 17-a jarcento.

Joan Blaeu
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1596 (1596-09-23)
en Alkmaar
Morto 28-an de decembro 1673 (1673-12-28) (77-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Westerkerk
Lingvoj latinanederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Patro Willem Blaeu
Frat(in)o Cornelis Blaeu
Infanoj Johannes B. Blaeu • Pieter Blaeu • Willem II Blaeu
Okupo
Okupo kartografo • eldonisto • instrumentofaristo • gravuristo • fotisto
Verkoj Atlas Maior
vdr
Joan Blaeu, pentraĵo de J. van Rossum

Vivo kaj verkaro redakti

Deveno, edukiĝo kaj unua eldono de Novus Atlas redakti

Joan Blaeu naskiĝis kiel filo de Willem Janszoon Blaeu, lerninto de Tycho Brahe, en 1596 je Alkmaar kaj iris proksimume1603 al Amsterdamo, kie lia patro fondis entreprenon specialigitan pri la produktado de tergloboj kaj mapoj.

Pri la edukiĝo de Joan Blaeu nur estas konata, ke li en 1620 akiris doktortitolon pri jurscienco. Pri lia aktiveco dum la sekvaj jaroj de lia vivo tamen ne ekzistas skribaj atestoj. La nomado de lia nomo sur la eldonaĵo de la Atlantis Appendix aperinta en 1631 tamen supozigas, ke li post fino de sia studo partoprenis la komercon de sia patro.

En 1636 aperis la unua eldono de Novus Atlas (plena titolo: Theatrum orbis terrarum, sive Atlas novus), kies pluaj priverkaĵoj estis fondontaj la famon de Joan Blaeu kiel kartografo.

Transpreno de la negoco, pluaj eldonoj de Novus Atlas redakti

Je la morto de Willem Janszoon Blaeu en la jaro 1638 Joan transprenis kune kun sia frato Cornelis la estradon de la amsterdama entrepreno kaj fariĝis samtempe vokata postsekvante sian patron kiel oficiala kartografo de la Nederlanda Orienthinda Kompanio. En 1640 aperis eldono de Novus Atlas pliampleksigita je tri volumoj. Post la morto de Cornelis en la jaro 1642 Joan sole daŭrigis la entreprenon. En 1651 li estis elektata en la urbestraron de Amsterdamo kaj estis per tio la unua kartografo, kiu okupis ĉi tiun oficon.

En la jaroj 1645 kaj 1654 aperis pluaj kompletigaj volumoj al Novus Atlas. La kvara volumo (1645) entenis mapojn de anglaj graflandoj, kaj per la kvina volumo (1654) Blaeu verkis la unuan maparon pri Skotujo. En 1655 Blaeu finfaris la Novan Maparon per mapovolumo pri la landoj de orienta Azio.

La Teatro de la Urboj redakti

Proksimume 1649 (datigo laŭ la privilegio) aperis de Blaeu la urbolibro de Nederlando, komence en tri malmulte ŝanĝitaj eldonoj latinaj kiel Novum ac Magnum Theatrum Urbium Belgicæ Liberæ ac Fœderatæ resp. Novum ac Magnum Theatrum Urbium Belgicæ Regiae; post tio aperis la unua nederlanda sub la titolo Toonneel der Steden van de Vereenighde Nederlanden pri la Respubliko de la Nederlandoj (konformas pli malpli kun nuna Nederlando) resp. Toonneel der Steeden van ’s Konings Nederlanden pri Hispana Nederlando (konformas al la nunaj Belgujo kaj Luksemburgio). La verko entenis ankaŭ kelkajn germanajn urbojn, kiuj tiutempe apartenis al Nederlando.

Escepte la apartan kazon de la urbo Hago, kiu neniam ricevis formalajn urborajtojn, okulfrapas laŭ nuntempa vido precipe la fortikigitaj remparoj. Desegne rimarkinda estas la prezentado de la domoj kaj gravaj konstruaĵoj, kiuj ŝajne elstaras kontraŭ rigardanto.

Atlas Maior redakti

Post finverkado de la Novus Atlas Blaeu komencis eĉ pli ambician projekton. Surbaze de siaj pli fruaj mapoj Blaeu verkis la maparon Atlas Maior, komence dekunuvoluman maparon, unuafoje aperintan en 1662 kun preskaŭ 600 mapoj kaj entute 3000 paĝoj da latina teksto. Tiun ĉi maparon Blaeu intencis kiel antaŭŝtupo al kosmografio, kiun li tamen neniam realigis.

La grandformataj volumoj estis presitaj sur altvalora papero, kaj la mapoj dekoritaj per elspeza ornamaro. Laŭ deziro de la aĉetonto la metiejo de Blaeu povis postkolorigi la originale unukolorajn mapojn, kiu plikreskigis la valoron de la unuopaj volumoj. Ĝia posedo reflektis la riĉecon de la aĉetanto, kaj oni supozas, ke Atlas Maior apartenis al la plej multkostaj publikaĵoj siatempaj. Tamen lia verko estis benita de eksterordinara sukceso. Pli malfruaj eldonoj aperis en la franca, nederlanda kaj germana lingvoj.

La brulego de 1672 redakti

La planita hispanlingva versio de Atlas Maior restis fragmento, post kiam ankaŭ la metiejo de Blaeu plene pereis en la neniiga brulego de Amsterdamo en 1672. Presmaŝinoj, kuproplatoj kaj papero estis viktimo de la fajrego.

La sekvajara morto de Joan Blaeu estas deduktebla de ĉi tiuj grava sortobato. La entrepreno, kiun estis fondinta Willem Janszoon Blaeu, finfine estis malfondinta en 1698.

Faksimilaj eldonaĵoj redakti

  • The third centenary edition of Johan Blaeu Le grand atlas: ou cosmographie Blauiane – Faksimilo de la eldonaĵo Amsterdamo je 1663 en 12 volumoj, Amsterdamo vol. 1 (1967) ĝis vol. 12 (1968) kaj enkonduko (1970)
  • Novus Atlas Sinensis: 1655. Faksimiloj laŭ la pompeldono de la Biblioteko Duko Aŭgusto je Wolfenbüttel. Eldonita de la Fondaĵo Volkswagenwerk je Hanovro. Kun kontribuaĵoj de Hans Kauffmann kaj Yorck Alexander Haase, Stutgarto 1973 – Volumo 6 de Novus Atlas

La eldonaĵoj de Taschen ne estas veraj faksimilaj eldonaĵoj, sed priverkitaj versioj (eld. de Peter van der Krogt):

  • Atlas Maior. Taschen, Kolonjo 2005, ISBN 3-822-83125-5Nachdruck eines Originalexemplars der Österreichischen Nationalbibliothek, Wien. Auch im niederländischen Original erhältlich (Recenzo de FAZ)
  • Atlas Maior – Anglia, Scotia et Hibernia (2 volumoj). Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5104-3
  • Atlas Maior – Gallia. Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5105-1
  • Atlas Maior – Germania, Austria et Helvetia (2 volumoj). Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5102-7
  • Atlas Maior – Hispania, Portugallia, America et Africa. Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5106-X
  • Atlas Maior – Hollandia et Belgica. Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5103-5
  • Atlas Maior – Italia. Taschen, Kolonjo 2006, ISBN 3-8228-5107-8

Ciferecaj eldonoj redakti

  • Novus Atlas, Das ist Weltbeschreibung. Blaeu, Amsterdami 1641
    • Volumo 2

Literaturo redakti

  • Blaeu – Der große Atlas: die Welt im 17. Jahrhundert. Enkonduko, tekstoj kaj selekto de la mapoj de John Goss, antaŭparolo de Peter Clark. Eldonita kun la Reĝa Geografia Societo, Vieno 1990, ISBN 3-701-40304-X
  • Blaeu, Joan und Bert van 't Hoff: Toonneel der steden van de Vereenighde Nederlanden met hare beschrijvingen, Elsevier, Amsterdamo, 1966

Eksteraj ligiloj redakti