Atlaso (maparo)

(Alidirektita el Maparo)

Atlaso laŭ PIV estas bindita kolekto de geografiaj mapoj aŭ, pli ĝenerale, de desegnaĵoj kaj bildoj ilustrantaj apartan temon. Geografia atlaso estas tipe mapo de la Tero aŭ ties regiono, sed ekzistas atlasoj de la aliaj planedoj (kaj iliaj satelitoj) en la sunsistemo. Atlasoj estis tradicie ligitaj en libroformo, sed hodiaŭ multaj atlasoj estas en interreto.

Bildo de la mondo, el la atlaso de Abraham Ortalius

La geografia atlaso ĝenerale konsistas el 2 partoj. Unue la diversaj mapoj troviĝas, poste estas listo de ĉiuj geografiaj nomoj. La listo montras tion, kio en ĉiu mapo troviĝas. Foje ankaŭ troviĝas tabeloj.

HistorioRedakti

Theatrum Orbis Terrarum - Teatro de la MondoRedakti

 
Titolpaĝo de Atlaso el 1645

La unua moderna atlaso estas konsiderata verko de la flandra kartografo kaj geografo Abraham Ortalius, Theatrum Orbis Terrarum (latine: La teatro de la mondo) eldonita en 1570, tradukita tra la jaroj en sep lingvojn kaj distribuita en 31 eldonoj.[1] Ĝia nomo implicas, ke la mondo tiam konata, ne nur videblas en ĉi tiu atlaso, sed ankaŭ konsistigas ian scenejon por homaj malkovroj.[2] Ĝi esence diferencis de ĉiuj maplibroj eldonitaj antaŭ ĝi. Antaŭ la publikigo de la Atlaso, dokumentoj dokumentantaj la malkovrojn de la portugaloj en la 14a kaj 15a jarcentoj kaj diversaj muraj mapoj estis kompilitaj tra la jaroj, aperantaj en diversaj formatoj kiel maplibroj, sed malhavantaj la flugon, sisteman penson kaj novigojn esprimitajn en la atlaso Kreita de Ortalius.

Ortalius donis egalan pezon al ĉiuj elementoj listigitaj en la atlaso. Kaj la mapoj, kaj la historia rakonto kaj la fontoj, kiujn li uzis, estis unuforme prezentitaj. La precizeco de la mapoj estis unu el la decidaj faktoroj en ilia elekto. Kiam Ortalius havis plurajn mapojn de la sama lando, li elektis montri la plej novajn mapojn. Li ankaŭ evoluigis novigan aliron en sia aliro al mapistoj, certigante doni krediton al ĉiu kreinto. Se la nomoj de iuj artistoj ne estis menciitaj en la mapoj, li multe penis fari novajn gravuraĵojn, por enkorpigi ilin en lia verko kaj doni al la aŭtoroj la respekton, kiun ili meritas. Referente al geografio kiel fenestro al historio, Ortalius aldonis apendicon al la Atlaso (Catalogus auctorum tabularum geographicarum), speco de geografia vortaro, kiu mencias la antikvajn nomojn de landoj kaj urboj kune kun iliaj modernaj nomoj.[3] Li ankaŭ aldonis al la atlaso katalogon de mapoj (tabularum geographicarum), kiu ankaŭ listigas la nomojn de 91 mapistoj, kiuj vivis antaŭ 1570. La mencio de la nomoj de la aŭtoroj en la katalogo estas ĝis hodiaŭ kerna kontribuo al la historio de kartografio, ĉar ĝi estas la sola fonto por iliaj nomoj.


Eble la plej fama mapisto atlatisto estis Gerardus Mercator, kiu faris atlasojn en 1569, 1578, 1585, 1589, 1595 kaj en 1606.

AtlasojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

 
Parto 58 en la oka eldono de Atlaso, 1891. Israelo kaj Libano.
 
Mapo de la Persa Imperio, en la Atlaso de Ortalius
  1. Vidu pri la gravecon de la atlaso ĉe la retejo de la Biblioteko de Kongreso: La Kongresa Biblioteko - Usona Memoro - Ortelius Atlas
  2. Referenco al la nomo de la atlaso kaj aldonaj informo[rompita ligilo]j, ĉe la Norman B. Levental Map-centro, ĉe la Boston-Publika Biblioteko
  3. Vidu etendaĵon pri la temo ĉe newadvent.org