Poŝatlaso de la mondo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Poŝatlaso de la mondo estas malgranda libro, eldonita en 1971 en Prago, ĉe la eldonejo Kartografie. Ĝi enhavas 80 fizikajn kaj politikajn mapojn kaj donas politikajn, administrajn kaj ekonomiajn informojn. Krome troveblas en ĝi pli ol 12 000 geografiaj nomoj kaj informoj pri internaciaj organizoj, valutoj kaj flagoj. Ĉe la unuopaj landoj estas menciitaj la areo en km² kaj la nombro de loĝantoj kun jarindiko.

Ĝi konsistas el la jenaj partoj

  • Enhavo sur 2 paĝoj
  • dupaĝa Antaŭparolo
  • Klarigo de la simboloj sur 2 paĝoj
  • mapoj sur la paĝoj 4 ĝis 41
  • registro kun 55 paĝoj

Respondeca redaktorino estis d-rino Ludmila Jiroušková. Teknika redaktoro estis Bohumil Stehlík.

Vidu ankaŭ

redakti


Eksteraj ligiloj

redakti