Thomas Erpenius

nederlanda lingvisto

Thomas van Erpe (1584–1624) estis nederlanda orientalisto, leksikografo, hebreisto, kaj profesoro pri Orientaj Lingvoj. Akceptante konsilon de Joseph Justus Scaliger li studis Orientajn Lingvojn dum sia kurso pri teologio. Dum kelka tempo li vojaĝis tra Francio, Italio kaj Germanio, kreante konektojn kun erudiciuloj, kiuj estis vivodaŭraj, krom lerni la araban kun egipto Jozefo Barbatus[1], ankaŭ konata kiel Abu-dakni.

Thomas Erpenius
(1584–1624)
Nederlanda orientalisto kaj profesoro pri Orientaj Lingvoj
Nederlanda orientalisto kaj profesoro pri Orientaj Lingvoj
Persona informo
Thomas van Erpen
Naskiĝo 11-a de septembro 1584
en Gorinchem,  Nederlando
Morto 13-a de novembro 1624
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo orientalistoprofesoro • universitata instruisto vd
Laborkampo teologio vd
Aktiva en Leiden vd
Doktoreca konsilisto Joseph Justus Scaliger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grammatica Arabica,
verko publikigita en 1617

Pli malfrue li daŭrigis siajn lecionojn pri la araba kun Al-Haĵari (1570-1640)[2], kiu troviĝis misie en Francio. Ĉar lia reputacio kiel orientalisto dissemiĝis tra la tuta Eŭropo, pluraj reĝoj el Anglio kaj Hispanio, krom la Ĉefepiskopo de Sevilo, faris al li multeavantaĝaj oferoj, sed li ĉiam rifuzis lasi sian landon. Kiam li mortis, tiam li estis preparante eldonon de la Korano kun tradukoj kaj notoj latinaj kaj ankaŭ dezajnis ian Orientan Bibliotekon.

Selektitaj verkaĵoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Yusuf ibn Abu Dhaqn, pli konata kiel Jozefo Barbatus estis erudicio pri la greka kaj turka lingvoj. En 1595 li estis sendita de la papo Gabrielo la 3-a, el Aleksandrio, kun letero al la papo Klemento la 8-a, kiam li konvertiĝis al la katolikismo.
  2. Ahmad ibn Qasim Al-Hajarī, pli konata kiel Al-Haĵari estis tradukisto kaj sendito de la moroka sultano Zidan Abu Maali en Francion kaj Nederlanden kiel negocisto de kelkaj morisko kiuj estis kaptitaj de korsaroj kaj estis sklavigitaj en la bordoj de tiuj landoj.