Isaac Casaubon (1559-1614) estis svisa humanisto, filologo, erudiciulo, helenisto, latinisto, kiu aktivis unue en Francio kaj poste en Anglio. Lia filo Méric Casaubon (1599-1671) estis ankaŭ klasika erudiciulo.

Isaac Casaubon
(1559-1614)
Kovrilpaĝo de la eldono de 1657 de Deipnosophistarvm, eldonita de Isaac Casaubon, en la greka kaj la latina.
Kovrilpaĝo de la eldono de 1657 de Deipnosophistarvm, eldonita de Isaac Casaubon, en la greka kaj la latina.
Persona informo
Isaac Casaubon
Naskiĝo 18-a de februaro 1559
en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo, nuna Svisio
Morto 1-a de julio 1614
en Londono, Anglio
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco FrancioReĝlando AnglioRespubliko de ĜenevoSvislando vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Universitato de Montpellier
Universitato de Parizo
Familio
Patro Arnauld Casaubon vd
Patrino Jeanne Rousseau vd
Infanoj Méric Casaubon vd
Profesio
Alia nomo Misoponerus • Hortusbonus vd
Okupo bibliotekistoprofesoro • klasika filologo • verkisto vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Aktiva en ĜenevoMonpeljeroParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Isaac Casaubon estis filo de hugenotaj rifuĝintoj, nome Aranud Casaubon kaj Jeanne Casaubon. Post kiam la Edikto de Nanto estis publikigita, la familio moviĝis reen al Francio. Li supozeble ricevis siajn unuajn lecionojn pri la greka el sia patro en kaverno post la tielnomita [[Masakro de la Sankta-Bartolomea tago |Nokto de Sankta Bartolomeo]], fuĝinta el katolikaj persekutantoj.

Li tiam studis en Ĝenevo kaj Lejdeno, edziĝis al filino de grava humanisma presisto Henri Estienne la Juna (1528-1598), kaj en 1586 akceptis nomumon en la Universitato de Montpellier. Poste li estis en Liono kaj ĝis 1610 en Parizo, invitita de siaj erudiciaj amikoj. En 1600, en Parizo, li partoprenis en religia disputo inter katolikoj kaj protestantoj pri la Eŭkaristio.

En tiu disputo, Casaubon apogis la katolikan vidpunkton, kio gajnis al li la protestantan rankoron. En Parizo, li laboris en la Reĝa Biblioteko, sed rifuzis konvertiĝi al katolikismo. En 1610, post la murdo de Henriko la 4-a, lia protektanto, Casaubon translokiĝis al Anglio. Li estis bone akceptita de la reĝo Jakobo la 1-a, samkiel de la anglikanaj ĉefepiskopoj, kio igis lin konvertiĝi al la anglikana eklezio kaj labori en la Katedralo de Canterbury.

Li laboris pri la refuto de katolikismo, precipe kontraŭ la ideoj de Cezaro Baronio (1538-1607) kaj liaj "Annales ecclesiastici", kristana historio de la homaro verkita de kontraŭprotestanta perspektivo. En 1611, li adoptis anglan civitanecon, mortinte en Londono, en 1614. Li estas entombigita en Abatejo de Westminster.

 
Bildo de Isaac Casaubon

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti