Andreas Schottus (1552-1629) estis belga jezuito, humanisto, akademiulo, lingvisto, latinisto, hebreisto, tradukisto kaj eldonisto. Li eldonis kaj verkis sennombrajn publikaĵojn en la latina lingvo, estis profesoro pri retoriko en la "Roma Kolegio", lernanto de Cornelius Valerius (1512-1578) kaj amiko de vasta gamo da tiamaj humanistoj.

Andreas Schottus
(1552-1629)
Franca jezuito, akademiulo, lingvisto kaj tradukisto. Pentraĵo de Theodoor Galle (1571-1633).
Franca jezuito, akademiulo, lingvisto kaj tradukisto.
Pentraĵo de Theodoor Galle (1571-1633).
Persona informo
Naskiĝo 12-a de Septembro 1552
en Antverpeno, Belgio, Malaltaj Landoj
Morto 23-a de Januaro 1629
en Antverpeno, Belgio, Malaltaj Landoj
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Loveno
Trilingva Kolegio de Loveno
Universitato de Douai
Universitato de Zaragozo
Universitato de Toledo
Pontifika Gregoria Universitato
Universitato de Valencio
Familio
Gefratoj Franciscus Schott vd
Profesio
Alia nomo A. S. Peregrinus vd
Okupo tradukistolingvisto • klasikisto • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post la primaraj kaj sekundaraj studoj en sia naskiĝurbo, Andreo Skoto vizitadis la "Kolegion de la tri lingvoj", en Loveno, kie li daŭrigis siajn studojn gvidatajn de la latinisto "Cornelius Valerius" (1512-1578). Li same studis filozofion kaj ricevis la titolon de Majstro pri Artoj en 1573. La politikaj religiaj perturboj en 1577 igis lin lasi Lovenon.

 
"Hispania illustrata", verko eldonita de Andreas Schottus kaj Johann Pistorius en 1608.

Post iom da tempo en Douai, li translokiĝis al Parizo, kie li enamikiĝis al la humanistoj Ogier Ghislain de Busbecq (1522-1592) (kies domo Skoto vivis iom da tempo), Isaac Casaubon (1559-1614) kaj Joseph Justus Scaliger (1540-1609). En 1579 li estas en Hispanio kie unue li restas en Madrido, poste li iras al Alcalá de Henares, pli malfrue li instruas la grekan en la "Universitato de Toledo" (1580-1583).

Gaspar de Quiroga y Vela (1512-1595), la ĉefepiskopo de Toledo, havis por li tiom da estimo, ke li invitis Skoton al sia palaco kaj bone akceptis lin dum la tempo kiun li restis en la urbo. En la Universitato de Zaragozo (1583-1586) li instruis retorikon kaj la grekan. En la 17-a de aprilo 1584 li ordeniĝis sacerdoto.

Sciinte ke lia naskiĝurbo estis sieĝita de la hispana trupo de Aleksandro Farneze (1545-1592) (la fino de la sieĝo okazis en la 17-a de aŭgusto 1585), Andreo Skoto eniris en la Societo de Jesuo, plenume al promeso kiun li estis farinta. Li plenumis sian novicadon en Zaragozo inter 1586 kaj 1588. Post la novicado, li kompletigis sian trejnadon pri teologio en Valencio.

Tiam Skoto estis nomumita profesoro pri teologio en la jezuita kolegio de Gandio (1590-1593). En 1594 li estis alvokita al Romo de la Supera Generalo de la jezuitoj Claudio Acquaviva (1543-1615) kiel sukcedanton de Francesco Benci (1542-1594) okaze de la morto de ĉi-lasta. Skoto instruis retorikon en la Roma Kolegio (1594-1597).

En 1597, li revenis al sia naskiĝurbo por resti ĝis la fino de sia vivo. Tie li kuniĝas al teamo da verkistoj kaj erudiciaj jezuitoj gvidataj de Carlo Scribani (1561-1629). Liaj kontaktoj kun Parizo, Hispanio kaj Romo estis al li utilaj rilate al lia kontaktoj kun la humanistoj el Nederlando, kie multaj estis preterlasitaj de la katolikismo. Tiuepoke li enamikiĝas al Christoffel Plantijn (1520-1589), Abraham Ortelius (1527-1598) kaj Theodorus Pulmannus (1510-1607). Longatempe li korespondadis kun Justus Lipsius (1547-1606), kies ligiloj estas aparte konektitaj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti