Pontifika Gregoria Universitato

romkatolika universitato ĉe Romo, Italio

Pontifika Gregoria Universitato, sigle PUG, estas unu el la eminentaj universitatoj regataj de la Jezuitoj kaj dependanta de la Sankta Seĝo en Romo.

Pontifika Gregoria Universitato
pontifika universitato • jezuita universitato
moto Religioni et Bonis Artibus
Por religio kaj kulturo
Informoj
fondodato 1551
fondinto(j) Ignaco Lojola vd
Situo
Geografia situo 41° 53′ 56″ N, 12° 29′ 5″ O (mapo)41.89888888888912.484722222222Koordinatoj: 41° 53′ 56″ N, 12° 29′ 5″ O (mapo)
lando Italio
urbo Roma Kolegio
Nombroj
nombro de studentoj 2 754 vd (stato: 2018)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Romaj Bibliotekoj Ekleziaj
• Federacio Internacia de Universitatoj Katolikaj
• International Association of Jesuit Universities vd
Pontifika Gregoria Universitato (Romo)
Pontifika Gregoria Universitato (Romo)
DEC
Pontifika Gregoria Universitato
Pontifika Gregoria Universitato
Map
Pontifika Gregoria Universitato
vdr
Fasado de la Pontifika Gregoria Universitato
Fasado de la Pontifika Gregoria Universitato

Historio redakti

La unua kerno de tiu Studcentro estis establita de sankta Ignacio de Loyola, fondinto de la Kompanio de Jesuo, en 1551, ĉe deklivo de Monteto Kapitolo en Romo, en la Placo Aracoeli kaj oni ĝin nomis Roma Kolegio.

En 1581 papo Gregorio la 13-a volis donaci novan sidejon de la kolegio de Jezuitoj, kaj komisiis la arkitekton Bartolomeo Ammannati konstrui novan establon pli grandan kaj ne multe foran el la antaŭa, kiu estis inaŭgurita la 28an de oktobro 1584. La pontifika suvereno, do, estas konsiderata la fondinto kaj la patro de la Roma Kolegio kiu estis dividita en du partojn: la Gregoria Kolegio kaj la Gregoria Universitato.

Al la nova sidejo, ankoraŭ indikata kiel Roma Kolegio, alfluadis disĉiploj ĉiam pli multenombraj: kelkfojojn la nombro superis 2000. La enuniversitata kapelo, ne sukcesante gastigi tiom grandan amason, estis malkonstruita kaj anstataŭigita per la nova preĝejo titolita laŭ la nomo de Sankta Ignacio, la fondinto de la religiula kompanio de Jezuitoj.

En 1773, jaro de la forstrekado de la Kompanio de Jesuo, la universitato estis konfiskita kaj asignita al la sekulara roma kleriklaro, poste, la 17-an de majo 1824, redonita laŭ dekreto de la papo Leono la 12-a.

En 1873, la palaco estis konfiskita, kaj neniam pli redonita, fare de itala registaro kun ĉiuj ĝiaj dotaĵoj: la biblioteko, sciencaj kabinetoj kaj astronomia observatorio ktp. La universitato, senigita je sia sidejo, devis elmigri kaj dispartiĝi: tial, la universitata sekcio estis translokigita en la proksiman palacon Gabrielli-Borromeo, sidejon de la Germana-Hungara kolegio kaj la Kolegio, en 1879, en vilaon Peretti ĉe Termini, kiu fariĝos pliposte Instituto Massimo. La 4an de septembro 1873, papo Pio la 9-a atribuis al la universitato de Jezuitoj la titolon de Pontifika Gregoria Universitato de la Roma Kolegio kaj iom post iom ĝi reakiris sian pasintan akademian fizionomion kun ĝiaj diversaj studobjektoj.

 
Restaĵoj de la templo de Serapis

En 1919, Benedikto la 15-a aĉetis kelkajn nemovaĵojn kun anekzita tereno en loko Pilotta najbare de Kvirinalo, por tie konstruigi la novan sidejon de la universitato, kiu leviĝis laŭ projekto de arkitekto Giulio Barluzzi. Dum la malkonstruo de malnovaj masonaĵoj oni povis trovi kaj savi restaĵojn de la templo de Serapis. La establaĵo, kompletigita en 1930, povis kontentigi kaj la arton kaj la bezonojn akademiajn per elstara biblioteko.

Nun la universitato estas ĉiam regata de Jezuitoj kaj vizitata ordinare de 1500 studentoj ĉe fakultatoj de teologio, filozofio, kanona juro kaj Sociaj Sciencoj. Ĉe ĝi ankaŭ gastas la centro «Kardinalo Bea» kiu distingiĝas pro studoj pri judismo, kaj diversaj centroj por la interfaka esploro pri interreligia dialogo (kun aparta atento al la abrahamaj religioj) [1][rompita ligilo], kies refleksoj vastiĝas tra la tuta mondo.

Eminentaj studuloj kaj profesoroj de la Pontifika Gregoria Universitato redakti

 
Vizito de Benedikto la 16-a al la Pontifika Gregoria Universitato (2006)

Oni povas listigi 14 papojn, inter kiuj

Inter la famaj vizitantoj 20 estis, postomorte, honoritaj per la sanktigo kaj 39 per la beatigo.

Memorindas ankaŭ

Citendas ankaŭ

Ne mankis afrika prezento ĉe la PUG

Eksteraj ligiloj redakti

[5] France: oficiala situo de la Pontifika Gregoria Universitato

Asociitaj Ateneoj redakti