Douai
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Douai (stacidomo). |
Douai [due] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas trafluata de la rivero Scarpe.
Douai | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
Sonorilturo de la belfrido.
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord (subprefektejo) | ||
Arondismento | Douai (ĉefurbo) | ||
Kantono | Douai | ||
INSEE kodo | 59178 [+] | ||
Poŝtkodo | 59500 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | S-ro Frédéric Chéreau | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 613 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 2 347 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo)50.3708333333333.0791666666667Koordinatoj: 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 38 m [+] | ||
Areo | 16,88 km² (1 688 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Douai havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Douaisiens.
EkonomioRedakti
Ĝi estas centro de ega urbiĝinta kaj industria regiono, ĝistempe meze de karbomineja baseno, sed tiu aktiveco ne plu funkcias ekde pr. 1990.
KulturoRedakti
Douai posedas, en sia urboturo (kiu estas cetere ties precipa vidindaĵo), elstaran kariljonon, kaj ankaŭ estas el la raraj urboj (alia estas Meĥleno), kie ekzistas lernejo por karilionludado. Douai posedas minakademion, kaj estas sidejo de prikrima kortumo.
En julio okazas la tradiciaj, popularaj "festoj de Gayant" kun ties giganto.
FamulojRedakti
Esperanto en DouaiRedakti
Tie loĝis Alberic Humez.
ĜemelurbojRedakti
Ĝemelurbo kun :