Arondismento Douai

arondismento de Francio

La arondismento Douai (france arrondissement de Douai, okcidentflandre Arroundissement Dowoai) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche), kaj apartenas al la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Douai. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 244 710 personoj sur areo de 476,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 513 loĝantoj/km². La homoj de la teritorio kiu situas prokskime al la limo de Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, historie estis je granda parto flandralingvaj - nuntempe precipe iuj loknomoj kiuj estas malkomplete francigitaj memorigas pri tio. Parto de la arondismento ĝis nun konsideriĝas parto de Franca Flandrio.

Arondismento Douai
france: Arrondissement de Douai, okcidentflandre: Arroundissement Dowoai
Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Historia regiono Nordo-Kaleza Markolo
Ĉefurbo Valenciennes
Areo 476,81 km² (47 681 ha)
Loĝantaro 244 710 (2021)
Denseco 513 loĝ./km²
INSEE-kodo 593
Komunumoj 64

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de kvar kantonoj.

Vidu ankaŭ redakti