Johano DIODATO (1576-1649) estis (latine: Johannes Datus) itala diplomato, hebreisto, kalvinisto, teologo kaj biblitradukisto, profesoro pri la hebrea en la Universitato de Ĝenevo, lernanto de Teodoro Beza (1519-1605), kiu estis sukcedanto de Johanno Kalvino (1509-1564), en Ĝenevo. Tie li fariĝis doktoro estante nur 19-jara, kaj sinsekve li enprofundiĝis en la studo pri la hebrea kaj la aramea lingvoj en la Universitato de Herborn, akirinte katedron pri la hebrea en 1596, estante nur 20-jara.

Giovanni Diodati
(1576-1649)
itala teologo kaj biblitradukisto
itala teologo kaj biblitradukisto
Persona informo
Naskiĝo 3-a de junio1576
en Ĝenevo,   Svislando
Morto 13-a de oktobro 1649
en Ĝenevo,   Svislando
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo, Universitato de Herborn
Familio
Patro Carlo Diodati vd
Profesio
Okupo teologo • tradukisto • universitata instruisto • tradukisto de Biblio • diplomatopredikisto vd
Aktiva en Ĝenevo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li tre famiĝis pro tio ke li publikigis, en 1607, la unuan eldonon (kaj en 1641, la duan) de la Biblio, tio estas, la libroj pri la Malnova kaj Nova Testamentoj, tradukitaj en la itala lingvo senpere el la hebrea kaj antikva greka. En 1644, li eldonis la francan version de la biblio. La itala tradukaĵo estis konsiderata oficialan version de la protestantoj ĝis kiam Giovanni Luzzi (1856-1948) publikigis sian reviziitan eldonon en 1906. Li estis filo de Karlo Diodato (1541-1625), nevo de Mikaelo Diodato (1510-1583), frato de Teodoro Diodato (1575-1651) kaj amiko de la poeto John Milton (1608-1674).

Naskiĝo redakti

 
La sinodo de Dordrekto okazis inter 1618 kaj 1619.

Lia familio devenis el urbo Luko, kie ili estis konvertiĝintaj al Protestantismo dum restado de Pietro Martire Vermigli (1499-1562) en tiu urbo. La familio Diodati, unu el la plej antikvaj familioj de la respubliko, ĝis la 13-a jarcento okupis gravajn publikajn postenojn, kaj ili atingis rimarkindecon kaj pri beletro kaj pri sciencoj. Kurioza fakto okazis kun Mikaelo Diodato, avo de Johano kaj eminentulo en Luko.

En 1541, kunvenis en tiu urbo la imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558) (amara malamiko de la Protestantismo) kaj la reĝo de Francio Francisko la 1-a (1494-1547) por pridiskuti diversajn politikajn demandojn, inter ili la protestantan ribelon en Germanio. Sed tiutempe, Anna Diodati, edzino de la urbokonsilanto Mikaelo, naskigis infanon (la estontan patron de Johano) kaj la imperiestro, informita pri la okazaĵo, mem decidas esti baptopatro kaj petas al la gepatroj ke la bebo portus lian nomon: Karlo.

La papo Paŭlo la 3-a (1468-1549), sciante pri la afero, sin proponas por la baptocelebrado. La interrilatoj de la tiama oficiala politiko kun la papeco ne malhelpos la intereson de Mikaelo Diodato pri la novaj protestantaj ideoj portitaj de Pier Martire Vermigli, kaj prenita je simpatio li decidas brakumi la novaj konceptoj pri reformo. En 1558, pro herezosuspekto, Mikaelo estis forigita el siaj oficialaj postenoj, kaj kunvokita ĉeesti en Romo antaŭ la Sankta Ofico, kiu liberigis lin nur post du jaroj da periodaj maltrankvilaĵoj (1558-1560). Lia filo, Karlo Diodato restas en Liono kiel komerca dungito, kie li estigas striktajn kontaktojn kun la pastroj de la eklezio reformita.

Tamen, kiam en Francio la protestanta fidoflamo estas pikata de la katolikaj persekutantoj, Karlo decidas fuĝi al Ĝenevo, en 1567. Tie, li malferme adoptis la Reformitan Eklezion, al kiu lia parencaro en Luko jam estis adoptita. La Diodatoj estis riĉaj rifuĝintoj kaj elstariĝis en la urbo kune kun aliaj familioj da ekzilitoj el Luko tiel kiel la Turetinoj kaj la Kalandrinoj. En la 29-a de decembro 1572, li estis nomumita ĝeneva civitano kaj fariĝis patricio, kaj en la posta jaro li elektiĝis por la "Konsilio de la Ducent" en la urbo. Dum lia dua nupto naskiĝis, en la 3-a de junio 1576, Johano Diodato, pli malfrue baptita de la reformita pastro el Luko, Nikolao Balbani. Karlo Diodato mortis estante 84-jara, en la 3-a de marto 1625.

Juneco redakti

Johano kreskis tiel kiel serioza junulo, talentoplena kaj senlaca laboristo. Li studis teologion ĉe la Akademio de Ĝenevo, sub la gvidado de la sukcedintoj de Johanno Kalvino (1509- 1564), tiel kiel Teodoro Beza (1519-1605)[1] kaj Izako Kazaŭbono (1559-1614). Krom tio, li studis la hebrean kaj la aramean en la reformata germana Akademio de Herborn, samkiel tiu de Ĝenevo kaj Lejdeno, fondita en 1584 kaj fermita de Napoleono en 1812. Tre eble li profesoro estis John Fisher (1469-1535), rektoro de la "Universitato de Herborn" inter 1584 kaj 1625 kaj siavice tradukisto de la Biblio de Berno. Johano tre antaŭtempe elmontris siajn talentojn kiel lingvisto.

Lia konekto kun la "Universitato de Herborn" estas grava por ekkompreni liajn interrilatojn al kelkaj eminentuloj de la puritana mondo, tiel kiel Johano Komenio (1592- 1670), Johannes Althusius (1563-1638), Johannes Piscator (1546-1625), Johann Heinrich Alsted (1588-1638), Johano Bukstorfo la 2-a (1599-1664), Cort Aslakssøn (1564-1624), ktp. Ĉiu ili, kune kun ties libroj presitaj en la Universitato de Herborn, plenumis gravan rolon en la Ameriko de la pilgrimantaj pastroj[2]. Li ricevis sian diplomon pri teologidoktorecon estante nur 19-jara, kaj post unu jaro (1596) li fariĝis profesoro pri la hebrea en la Akademio de Ĝenevo, sukcedante al Kazaŭbono, kiu estis lasinta Ĝenevon por instrui en Montpellier.

En 1600, li edziĝis al Maddalena Burlamacchi, kaj la geedziĝo, benata de la pastro Bernardo Basso, el Kuneo, estas celebrita en Ĝenevo de la itala reformata eklezio. El lia geedziĝo naskis 9 infanojn, 5 virseksajn, kaj 4 inseksajn. En 1608, Diodato iĝas rektoro kaj tenas sian katedron pri la hebrea ĝis 1618. Inter 1599 kaj 1645 li okupis la katedron de la Akademio kvar jarojn antaŭ sia morto. Dum mallonga periodo, Diodato foriĝas el Ĝenevo kaj restas apud Venecio, por viziti la reformatajn preĝejojn kaj pli malfrue li iĝas delegito en Ĝenevo dum la Sinodo de Dordrekto.

Ĉu itala aŭ ĝeneva civitano? redakti

Malgraŭ lia interrilato kun Ĝenevo, kiu daŭros lian tutan vivon, Diodato laŭŝajne ĉiam konsideris sin iu loĝanto de Luko kiu vivas en Ĝenevo. En sia unua komentita versio de la Biblio en la itala, publikigita en 1607, li priskribas sin kiel naskiĝinto de Luko. Ĉi-tiu identigo kun la urbo ne estas propra de la juna Diodato, pro tio ke li daŭre identigas sin tiamaniere ankaŭ dum la itala versio de la Biblio, en 1640 kaj 1641, eldonita preskaŭ en la fino de sia vivo. Do, malgraŭ sia ligiteco kun Ĝenevo, Diodato ĉiam konsideris sin itala, kaj la plej bona pruvo kuŝas en la fakto ke lia itala traduko de la Skribaĵoj estis tiel bonsukcesa, kiu, eĉ hodiaŭ ĝi pluestas publikigata, kvankam laŭ modifita maniero, pli ol tricent jaroj post ties unua apero, sed tio ne estas ĉio, ekde sia juneco li ĉiam arde deziris ke la kaŭzo de la Evangelio triumfu en Italion, kaj ke la italoj ĉiam estus ribelaj al la tiraneco de la papismo.

Diodato, la lingvisto redakti

La kariero de Diodato estis tiu de pastro reformita je akademia servo de la Eklezio de Ĝenevo. Eble, Diodato estis pli lingvisto ol teologo. Por li estis tre grava ke la Skribaĵoj estus disponeblaj al ĉiuj per legeblaj formoj kaj simplaj komentoj. Por tiu celo li dediĉis tutan sian akademian kapablon dum plej granda parto de sia vivo. Li tiam komencis traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton el la hebrea kaj aramea lingvoj. En 1607, li publikigas la unuan eldonon, akompanatan de notoj, kaj poste en 1641, la duan, reviziitan, kun pli vastaj komentoj ol la antaŭa, aldonante metrikan version de la Psalmaro. Neeviteble, ĉi-zorgo je igi disponeblan al ĉiuj la Biblio evidentiĝis en lia akademio posteno kiel docento pri la hebrea en la Akademio de Ĝenevo. Antaŭ ol sia enpostenigo, la katedro pri la hebrea estis kreado de la humanistoj, dediĉitaj al lingvostudado laŭ nivelo simple lingvistika. Kun li, ĉi- sinteno ŝanĝiĝis, alportante fortan teologian akcenton.

Diodato kaj Italio redakti

La unua kompromito de Diodato en la italaj aferoj komencis kiam li ankoraŭ estis juna, en epoko kiam li apenaŭ estis kompletiginta sian unuan version komentitan de la Biblio en la itala. Lia unua kaj plej granda deziro estis ke la Protestanta Reformo povus triumfi kaj disvastiĝi tra italio, kaj vidi la papan tiranecon pli kaj pli rifuzita de la italoj. Tiucele, li trovis en la Venecia Respubliko favoran terenon por konkretigo de la Reformo. Kaj jen tre frue li komencas partopreni en la grupo de la "konspirantoj", en Venecio, kiu kalkulis je la apogo de frato Paolo Sarpi (1552-1623), oficiala teologo de la Venecia Respubliko, du anglaj ambasadoroj, Siro Henry Wotton (1568-1639), Dudley Carleton, 1-a Vicgrafo Dorĉestero (1573-1632), George Bedell, estonta irlanda episkopo, kaj la franca hugenoto Philippe de Mornay (1549-1623).

Diodato aktivas en ĉi-grupo kun la celo malfortigi la papan povon en Venecio, kaj pro tio li vizitas ĉi-respublikon dufoje, en 1605 kaj 1608, kaŝita sub la pseŭdonimo Giovanni Coreglia. En la 1-a de junio 1605 li skribis al iu amiko: "La aferoj iras pli kaj pli glate, kaj la nombro da evangeliistoj forte kreskas. Mi arde deziras labori en tiuj lokoj, kaj tuje. Mi decide entreprenos ĉi- sanktan kaj dezirindan alvokiĝon... La papo regas siajn ruzajn spionojn, kaj oni povas konstati tion laŭ la ekkapto de la Biblioj kiujn mi sendis." Li verkis kronikon pri la dua vizito, kiu estis publikigita de Eugène de Budé (1836-1910), en 1863, kiel "Mallonga raporto de mia vojaĝo al Venecio en septembro 1608"[3].

Novembre 1605, Paolo Sarpi konfirmas perletere ke, en Venecio, ekzistas 15 mil personoj "pretaj abdiki al la influoj de la Roma Eklezio", kaj "kelkaj el ili, inter gepatroj kaj gefiloj nutras la konadon de la vera Dio, aŭ pro tio ke ili estas devenantoj de la Kantono Grizono, niaj najbaroj, aŭ pro tio ke ili supervivantoj de la antikvaj Valdenanoj, kiuj postlasis partianoj en Italio. La konspiro kontraŭ la papa povo, ke sur la politika plano nur povas disvastiĝi kaj defendi sin dank'al konvertiĝo de nobeloj kaj influhavuloj, tre frue estis sufokita, kaj ekzilitaj la ekleziuloj kompromititaj kun la Reformo, la nobeloj malriĉiĝintaj ekretroiris, dum al la popolo restis nur submetiĝo al la katolika aŭtoritataro, aŭ kaŝa konservado de la reformita fido. La fiasko de la reformoprojektoj en Venecio komencis kiam unu letero de Diodato falis en la manojn de la franca jezuito Pierre Coton (1564-1626), kiu tiam estis konfesprenanto de la franca reĝo Francisko la 1-a kaj pli malfrua atakanto de la franca traduko de la Biblio el Ĝenevo.

Ni ne devas imagi pri Diodato kiel lerta politikisto, kiu deziras la triumfon de la reformo kontraŭ la politikaj intrigoj. Diodato estis la aŭtenta evangeliisto kaj plurfoje li asertis ke nur la Sankta Spirito povus triumfi pri la kaŭzo de la reformo. Perletere al Duplessis-Mournay li iam skribis: Mi multe devas zorgi eĉ minimume ne obstrukci la liberagadon de la Sankta Spirito, kaj pro mia senkapableco, kaj pro la danĝerotimo. Mi estas konvinkita ke Dio, kontentigante miajn proprajn esperojn kaj laŭ manieroj tute al mi nekonataj, utiligis min en la komponado de Liaj Skribaĵoj, en tiu sama momento kaj kun granda sukceso, tiel kiel certigas min la konvinkojn de multaj ekspertuloj, inklude de vi. Kiam necese, li plenigos min per vortoj de povo kaj saĝeco, ĉie je Lia servo por la progreso de Lia regno, kaj la detruo de la granda Babilono." Ekzistas du referencoj al Diodato en la korespondaro publikigita de Sarpi, "Paolo Sarpi - Lettere ai Gallicani" far Boris Ulianich, kaj "Fra Paolo Sarpi - Lettere ai Protestanti, far Manlio Dirilo." La kompromito de Diodato kun Sarpi, pelis lin al la franca tradukado de sia "Historio pri la Koncilio de Trento", verko kiu plej bone sukcesis ol iu alia verko de Diodato, escepte de la itala Biblio en 1640.

Diodato en la Sinodo de Dordrekto redakti

Kune kun Teodoro Tronŝano (1582-1657), Diodato estas sendita kiel reprezentanto de la urbo kaj de la reformita eklezio en Ĝenevo al la reformita Sinodo de Dordrekto en 1618 kaj 1619. La doktrinaj principoj de la klasika reformata teologio estis dube metitaj en la interno de la propra reformita mondo de kelkaj profesoroj en la universitato kiuj decide ŝanĝis la doktrinokernon reviziante la tutan kalvinisman sistemon surbaze de strangaj principoj. Tiamaniere ke en la nukleo de la reformita mondo enkondukiĝis serioza malintegriĝoelemento kiu estus endanĝeriginta la unuecon, se baldaŭa rimedo ne estus intermetita, per kunvokado de ĝenerala Sinodo de la reformita mondo.

Tie, du kontraŭaj fortoj stariĝis, dum la kalvinisma ortodoksio estis revivigita antaŭ la defioj de la novaj kredoj. La graveco de la Sinodo ne estis preterlasita de la Eklezio de Ĝenevo, kiu ankaŭ estis invitita aktive partopreni en la movado. La Sinodo, precize okazinta inter la jaroj 1618-1619, en nederlanda urbo Dordrekto, produktis la famajn "Kanonojn de Dort", unu el la doktrinaj normoj de la klasikaj reformataj pozicioj. Ĝi konfirmis la kalvinisman ortodoksan sintenon pri la Antaŭdestinismo kaj kunrilataj demandoj, kiuj estis direktitaj kontraŭ la Remonstrantoj, sekvantoj de Jacobus Arminius (1559-1609), kiuj deziris proponojn de pli granda spaco por la libera homvolo.

Arminio mortis en 1609, kaj en 1610 liaj sekvantoj estis prezentinta protestojn kontraŭ la insisto de la ortodoksuloj pri la individua antaŭdestinismo. En 1611, iu kontraŭ-remonstranta movado rifuzis la ortodoksan sintenon, tiamaniere ke forta polemiko eksplodis. Krom la antaŭdestinismo, aliaj traktatoj enviciĝis: la Remonstrantoj deziris tolereman eklezion sub la ŝtatoregado, dum la kontraŭ-remonstrantoj batalis por la sendependeco de la eklezio. La polemiko same eĥis sur la tiama politiko. Kunvokita de la Ĝeneralaj Ŝtatoj, la Sinodo entenis elektitajn delegitojn en la diversaj provincoj de la Malaltaj Landoj. Krom la nederlandaj membroj, inklude de pastroj kaj laikoj, en la sinodo kunvenis fremdaj delegitoj devenintaj el Skotlando, la Palatinato, Bremeno, Hesio, el la svisaj kantonoj kaj Ĝenevo, reprezentitaj de Johano Diodato mem.

Francaj reformitoj same estis invititaj, tamen Ludoviko la 13-a (1601- 1643) malpermesis ilian partoprenon. La Ĝeneralaj Ŝtatoj elektis kvin profesorojn pri teologio kaj 18 komisiantoj por partopreni en la konsilio. La regularaj delegitoj estis 56. La sinodo prenis kunsintenon por taksi ĉu la Remonstrantoj konsentus kun la pozicio de la Kredokonfensioj reformitaj kaj invitis la arminianajn eminentulojn al interveno. Malgraŭ la protesto de la remonstrantoj, eĉ se la temo estu aŭ ne la revizion pri la Kredokonfesio, la sinodo donis kontinuecon al la respektiva laboro.

La remonstranto Episkopio denuncis la sinodon kiel ne-kvalifikita kaj ne-reprezentiva kaj rifuzis sian kunlaboron. Juĝante la remonstrantojn per iliaj skribaĵoj, la Sinodo konkludis ke ili ne estas ortodoksaj ĉar ili nuligis la graco-elekton kaj igis la homon juĝanto de la propra savo. Kelkaj kanonoj estis formulitaj por reprenado de la ortodoksa pozicio kontraŭ la remonstrantoj, kaj estis prezentitaj la totala fikonduto de la homo (t. e., la homo, post la Falo, ne plu povas elektiĝi kiel servanto de Dio), la senkondiĉa elekto (la elekto ke Dio faras inter la elektitoj estas submetata al nenia ago plenumita de ili), la limigita pekliberigo (Kristo mortis nur por la elektitoj, pro tio ke saviĝu tiuj, por kiuj li mortis), la senrezista graco (la dia graco ne povas esti preterlasita de la elektitoj) kaj la persisto de la sanktuloj (unufoje elektita, por ĉiam elektita).

La kanonoj estis oficiale adoptitaj de la nederlanda reformita eklezio. La aliro al la ambono estis neita al la remonstrantoj kaj ilia pastro forpelita el la lando. Dum la Sinodo, Diodato ekmalsaniĝis kaj sekve oni scias ke li ne sukcesis partopreni en ĉiuj kunsidoj. Tamen, ĉi-malsano ne malpermesis al Diodato aktivan partoprenadon dum la laboroj. Li direktas sian personan parolon al la Sinodo rilate al la argumento pri la Persisto de la sanktuloj favore celante la aŭdantaron, pro tio ke la skota delegito Walter Balcanquhall (1586-1645) [4] skribis ke Diodato intervenas per la dolĉeco de tiuj predikantaj, ne kiel la doktoroj kutime agis en la lernejoj. Ĉi-tiu parolado estis bone akceptita de la arminiana historiisto Geeraert Brandt (1626-1685)[5][6], kiu ĝenerale tre malmulte estimis Diodaton.

En ĉi-cirkonstanco la nederlanda historiisto laŭdis la moderaj sintenoj de Diodato. Diodato same konsilis la Sinodon pri la bibliaj tradukadoj, tamen, eĉ ne eltiraĵoj restis pri ĉio kion li diris tiurilate. Diodato ankaŭ diskutis la demandon pri la cenzuro de la publikaĵoj, dank'al liaj spertoj en Venecio, apogante la tezon ke troo da severeco estus tiel malutila kiel la kontrolomanko. La delegitoj el Ĝenevo ĉeestantaj en la Sinodo de Dordrekto tiam aktive partoprenis en la teologiaj disputoj de tiu asembleo. Diodato estis elektita de la komitato kiu devis komponi la Kanonojn de Dordrekto, por redakti la finan deklaron de la Sinodo pri la savodoktrino.

La teologoj el Ĝenevo same faris propran raporton pri la respektivaj demandoj. Entute, Johano Diodato kaj Teodoro Tronŝano esprimis opiniojn kiuj ĝenerale similis al tiuj de aliaj reformitaj delegitoj en la Sinodo. Tamen, rilate al la dua artikolo, "Morto de Jesuo kaj kaj la respektiva elaĉeto de la homoj", la eminentuloj el Ĝenevo prezentis interpretadon iamaniere malsaman ol tiuj de la ĉeestantaj delegitoj. Tiurilate, la ĝenevaj reprezentantoj rifuzis ties ligitecon kun la konceptoj de Anselmo de Canterbury pri la elaĉetoteorio kiu estis tipa al alia delegitaro. La kontribuaĵoj el Ĝenevo estis presitaj en la Aktoj de la Sinodo de Dordrekto.

Diodato, la predikanto redakti

En la Sinodo de Dordrekto, Diodato ne limigis siajn teologiajn intervenojn al la kunsidoj de la Sinodo, sed ankaŭ li predikis aliloke en Nederlando en pluraj okazoj. Kiam li revenis al Ĝenevo, lia kolego Tronŝano informis al la Konsilio de Ĝenevo ke "Dum nia restado, krom la devoj kiujn ni ŝuldas al la Sinodo, Sinjoro Diodato kaj mi ofte predikis en Dordrekto, Roterdamo, Delft, Hago, Amsterdamo, kaj en aliaj lokoj, en senfruktaj pro la beno de Dio". Ĉi-provoj estis premiitaj per pluraj sukcesoj. Lia aŭdantaro surpriziĝis pro la klareco kaj mildeco per kiu li anoncis la evangelian veraĵon kaj ĉiuj sentis sin kvazaŭ kortuŝitaj.

Siro Dudley Carleton, tiama angla ambasadoro en Hago, skribis kiel Diodato predikis en la kortego de Maŭrico de Nasaŭ (1567-1625), en Kristnasko 1618, "Diodato, ministro en Ĝenevo, estis en Hago dum la kunsidoj de la Sinodo, kaj predikis en la kortega kapelo kaj hieraŭ kaj hodiaŭ, en la ĉeesto de la Princo de Oranĝo, la grafo Vilhelmo, la princino kaj la grafo Henriko, krom granda amaso da viroj kaj virinoj el pluraj religigrupoj, kun antaŭsento de ebla interkonsento." Tamen, ne ĉiuj predikoj de Diodato estis bone akceptitaj. Pro lia deziro je dissemado de la itala protestantismo en Dordrekto, li decidas plenumi reformajn kultojn en la itala, kaj multaj lin miskomprenis.

Oni devas ankaŭ evidentigi la gravecon pri la predikoj de Diodato, ĉefe en la itala, ĉar neniu el liaj predikoj postvivis lin, nek kiel manuskripto nek kiel publikaĵo. Ni ne devas forhavi liajn skribaĵojn por koni lian specifan pensmanieron. Oni povas dedukti tion ĝenerale per la Kanonoj de Dordrekto, kiun li kontribuis por la redaktado, kaj per la aktoj koncernantaj la progreson de la disputoj en la Sinodo. La sola grava fonto estas la komentoj al la tekstoj de lia Biblio de 1640.

Diodato diplomato redakti

Diodato ankaŭ aktivis kiel diplomato serve de la ŝtato ĝeneva dum sia restado en Dordrekto. Kune kun Tronŝano, li ricevis instruojn por plenumi kelkajn traktadojn ĉe la nederlanda registaro, kun la celo provi konvinki la nederlandanojn je nuligo da signifoplena financa ŝuldo kontraktita de la ĝeneva registaro kun la reprezentantoj de la Malaltaj Landoj. Diodato estis bonsukcesa tiurilate, ĉar en aprilo 1689, unu letero de Diodato el Nederlando estas legata en la Konsilio de Ĝenevo.

Eltiraĵo de la teksto diras la jenon: "li enketis kelkajn el la plej konfidohavaj ŝtatoreprezentantoj rilate al la devoj ke ni agnoskis la intencon nenion postuli." Post 1619, la vojaĝoj de Diodato fariĝis tiam tre limigitaj kaŭze de lia konstanta malbona sanstato. En du okazoj li ricevis la funkciojn kiel ĝeneva agento en Francio (en 1611 kaj 1617). En 1611, li estis sendita por certigo de la ĝeneva apogo al la hugenotoj.

Diodato: tute Eŭropa eminentulo redakti

Diodato tiam estis figuro rilative konata en la tuta Eŭropo. Lia korespondaĵaro malkaŝas kontaktojn kun amaso da interesaj eminentuloj el diversaj landoj, samkiel la hugenota estro Philippe Du Plessis-Mournay, la ekzilita teologo John Cameron (1579-1625)[7], la angla diplomato Siro Dudley Carleton; Filipo Vilhelmo, Princo de Oranĝo-Nasaŭ (1554-1618); Cyril Lucaris (1527-1638), Patriarko de Konstantinopolo; la fama ekumenisto John Dury (1596-1680), la franca teologo André Rivet (1572-1651), krom multaj aliaj leterol asociitaj al la nomo de Johann Jakob Breitinger (1575-1645), estro de la Reformata Eklezio en Zuriko, kiu konservis vastan korespondaĵaron kun teologoj kaj altranguloj en la tuta Eŭropo.

La sciaro de Diodato estas malkaŝita pro ties ligiteco kun Paolo Sarpi, kiu lin konis persone. Diodato tradukis la traktaĵon de Edwin Sandys (1561-1629), "Europae Speculum", kaj estis tre interesita pri la tiamaj kulturaj debatoj. Lia reputacio estis signifoplena en Anglio, kie la uzo de lia nomo montriĝis utila al la reĝistaj[8] propagandistoj en la epoko de la civila milito.

Liaj lastaj jaroj redakti

Diodato dum sia tuta vivo restis fidela serve de la Reformita Eklezio en Ĝenevo, tamen, en sia lukto por publikigi sian francan version de la Biblio, liaj lastaj jaroj estis agititaj per serio da disputoj en la interno de la ĝeneva Eklezio, kaj super ĉio disputoj kun persona karaktero. Lia vivo ne estis plenplena je feliĉaj okazaĵoj. La sano, kiu estis ĉiam glata kaj trankvila, komencis malpliigi. Ia hepata malsano, kiu kaŭzis al li multe da sufero, lin turmentas ĝis lia vivofino. La morto de liaj infanoj tre malfeliĉigas lin.

Post brila kariero dum sia juneco, en siaj lastaj dudek jaroj de vivo li trapasis malkreskon da populareco en la Eklezio de Ĝenevo, fariĝinte izolita kaj amaroplena homo. Lia kuraĝo, persistemo kaj indigno elmontriĝas pro la kondamno de Nikolao Antono[9], iu unitariano, punita per mortpuno, en 1632, "pro apostateco kaj alta perfido kontraŭ Dio" kaj lia denunco de la anglaj reĝicidoj sur la ambono de la Ĝeneva Katedralo. Unu el la kialoj en la ŝanĝo de lia vivostilo efektive estis lia malbona sanstato, tamen, la ĉefa motivo certe estis la psikologia laciĝo de la longedaŭra batalo por publikigo de la franca Biblio.

Ĉi-tiu longa kaj malfeliĉa epizodo absorbis multe da lia energio kaj laŭŝajne ĉi-demando malebligis al li la kompletigon kaj publikigon pri latina tradukado de la Sankta Skribaĵoj. Johano Diodato mortis en la 13-a de oktobro 1649, estante 73-jaraĝa, lasante agrablajn memoraĵojn en tiu glora akademio, tie kie li dum multaj kaj multaj jaroj vaste kaj pie instruis. Oni diras "ke li estis afabla kaj societema al la amikaro, modela edzo, kaj nekoruptebla civitano, diamantokaraktera, kiu merite ricevis la alnomon "Katono de Ĝenevo". Lia pieco estis sincera kaj profunda, lia karito vasta kaj neelĉerpebla." Liaj mortorestaĵoj estis entombigitaj en la Katedralo de Sankta Petro, kie monumento stariĝis kostopage de la Respubliko.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vita di Giovanni Diodati ... libere tradukita far Tito Chiesi, Eugène de Budé,Tito Chiesi, Giovanni Diodati
  2. La unuaj koloniantoj de Nordameriko.
  3. france: "Briève relation de mon voyage a Venise en septembre 1608".
  4. Arminianismo.com
  5. The Epigones: A Study of the Theology of the Genevan Academy at the Time of ..., William A. McComish
  6. The history of the Reformation, and other ecclesiastical transactions ..., Geeraert Brandt
  7. Biblical Traininig
  8. Reĝistoj (angle:Royalists): Adeptoj de la reĝa povo.
  9. A Sermon, delivered at the Long Room, Marble Street, Liverpool ... for which ..., John Wright (Unitarian Minister, of Liverpool.)