John Fisher

angla romkatolika episkopo kaj martiro

John FISHER (latine: Ioannes Roffensis kaj Iohannes Fischerius; naskiĝinta en 1469 en Beverley, ekzekutita la 22-an de junio 1535 en Londono) estis angla teologo, kardinalo kaj episkopo de Rochester. Li estis martiro kaj estas sanktulo de la Katolika Eklezio.

John Fisher
John Fisher (painting).jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1469 (1469-10-19)
en Jorkŝiro
Morto 22-an de junio 1535 (1535-06-22) (65-jara)
en Tura Monteto
Mortokialo senkapigo
Tombo Preĝejo Sankta Petro ad Vincula
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater St John's College • Beverley Grammar School
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
blazono kun lia devizo Faciam vos fieri piscatores hominum (mi igos vin fiŝkaptistoj de homoj)

VivoRedakti

Estante la unua filo de komercisto li ekfrekventis en 1483 Michaelhouse-kolegion je Kembriĝo. Magistriĝo sukcesis en 1491 kaj pastra ordinacio en 1495. Ekde 1497 estis Fisher kortega kapelano kaj konfesprenanto de Margaret Beaufort, patrino de reĝo Henriko la 7-a. En 1501 Fisher doktoriĝis pri teologio kaj iĝis vickanceliero. Oni ofertis al li en 1502 katedestrecon pri teologio kiun li ekfunkciigis en 1503. En 1504 li iĝis rektoro de la Universitato de Kembriĝo - kio la sekvajn dek jarojn ripetiĝis ĉiujare. En 1514 oni deklaris lin universitata kanceliero je vivtempo.

En la 14.10.1604 li elektitis, laŭ propono reĝa, episkopo de Rochester: konsekro estis en la 24.11.1503 je Lambeth-palaco de Canterbury fare de lia ĉefepiskopa moŝto William Warham kaj de Richard Nykke (Norwich) kaj de William Smith (Lincoln).

Fisher komisiitis pri la eduko de la tronheredanto, la posta Henriko la 8-a. En 1505 konvinkeblis de li Margaret Beaufort fondi la instituciojn de Christ's College kaj de St John's College. Fisher eĉ rajtas fari la funebran paroladon por reĝo Henriko la 7-a en 1509. Poste Fisher iĝis kortega animzorganto sub Henriko la 8-a. Planitis ankaŭ lia partopreno en 1512 ĉe la Kvina Laterana koncilio. Tio ne efektiviĝis pro prokrastita ekvojaĝo. En la 12.5.1521 li predikis en Londono okaze de bruligo de protestantismaj skribaĵoj kiu estis venintaj al Anglujo - lando kiu tiutempe apenaŭ tuŝita estis de reformacia propagando.

Kardinaleco kaj martirecoRedakti

En kverelo kun la reĝo, kiu volis ke la geedzeco kun Katerino de Aragono deklariĝu nevalida, Fisher insitis pri la katolika doktrino malpermesanta tion. Tion li ankaŭ skribe plurfoje eksplikis kaj klarigis; koincide Fisher estis la konfesprenanto de Katerino. En 1534 Fisher enkarcerigitis en la Turo de Londono pro neakcepto de la Gvidpova akto (per ĵuro). Papo Paŭlo la 3-a tiam nomumis lin kardinalpresbitero kun la laŭtitola komunumestreco de Vitale-kirko en Romo. Post akuziĝo pri ŝtatperfido li kondamnitis je morto per senkapigo. La ekzekuto okazis malmultajn tagojn antaŭ la murdo de Thomas More.

Beatigitis Fisher en 1886 kaj sanktigis lin en 1935 ĉefpontifiko Pio la 11-a. Festotago lia estas la 22-a de junio, kune kun tiu de More. Hodiaŭ eĉ la Eklezio de Anglio honoras lin, en la 6-a de julio.[1].

TeologeRedakti

Fisher estis klerulo, fakulo pri humanismo kaj pri katolika tradicio. Amikoj liaj estis i.a. Erasmo de Roterdamo (vizito en junio 1516 an Anglujo) kaj Stephen Gardiner). Krome Fisher engaĝiĝis pri ĉiukampa plibonigo de la klerikaro. Teologie li klare kontraŭbatalis la neŝaton de la klerikoj fare de multaj parlamentanoj kaj la eŭropkontinentan Reformacion. Verkis li gravajn verkojn, ankaŭ pamfletojn kontraŭ reformantoj, ekz. kontraŭ Marteno Lutero:

  • Assertionis Lutheranae confutatio, Antverpeno 1523
  • Contra captivitatem Babylonicam Lutheri, 1525
  • Sacri sacerdotii defensio contra Lutherum, Köln 1525
  • De veritate corporis et sanguinis Christi in Eucharistia, Köln 1527

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. kalendaro de sanktuloj de la Eklezio de Anglio. Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2022-09-25.