Eugène Viollet-le-Duc
Eugène Viollet-le-Duc (27-a de januaro 1814 - 17-a de septembro 1879) estis franca arkitekto kaj skribisto naskita en Parizo. Li restaŭrigis grandan nombron da monumentoj, precipe mezepokaj. Interalie : la katedralo Notre Dame en Parizo, la mezepoka urbo Carcassonne, la baziliko de Vézelay, la kastelo de Pierrefonds. Dank'al tiuj renovigoj multaj monumentoj ne perdiĝis el la franca historia heredaĵo.
Eugène Viollet-le-Duc | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Eugène Emmanuel Viollet Leduc |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1814 en Parizo |
Morto | 17-an de septembro 1879 (65-jara) en Laŭzano |
Tombo | Cimetière du Bois-de-Vaux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Emmanuel Louis Nicolas Viollet-le-Duc |
Frat(in)o | Adolphe Viollet-le-Duc |
Parencoj | Étienne-Jean Delécluze |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • verkisto • konstrua desegnisto • arthistoriisto • arkitekturhistoriisto • restorer • kastelologo • aŭtoro de antaŭparolo |
Verkoj | Abbadia Castle Château de Montdardier Château de la Flachère Statuo de Libereco Q17491098 |
Li estis la aŭtoro de ampleksa vortaro pri franca arkitekturo de la 11a ĝis la 16a jarcento (Dictionnaire raisonné de l'architecture française du XIe au XVe siècle Arkivigite je 2006-03-24 per la retarkivo Wayback Machine).