Ferenc Pulszky
Ferenc PULSZKY [pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Pulszky Ferenc Aurél, estis hungara arkeologo, verkisto, politikisto, framasono, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Liaj filoj estis Ágost Pulszky kaj Károly Pulszky.
Ferenc Pulszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1814 en Prešov | ||||
Morto | 9-an de septembro 1897 (82-jara) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto [#] | ||||
Lingvoj | hungara [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Partio | Address Party [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Therese von Pulszky [#] | ||||
Infanoj | Károly Pulszky • Ágost Pulszky • Polixénia Pulszky • Pulszky Garibaldi [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • arkeologo • artkolektanto • verkisto [#] | ||||
Aktiva en | Budapeŝto [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Ferenc Pulszky naskiĝis la 17-an de septembro 1814 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 9-an de septembro 1897 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ferenc Pulszky frekventis lernejojn en Miskolc kaj en Eperjes, universitaton en Peŝto. Li frue amikiĝis kun József Eötvös kaj kiel riĉulo, li ofte vojaĝadis. Komence li faris jurajn laborojn por la hungara parlamento, kie li konatiĝis kun Ferenc Deák kaj Ferenc Kölcsey. Li edziĝis en 1844, baldaŭe havanta gefilojn. Li estis vicministro en la unua hungara kabineto en 1848. Li akompanis Lajos Kossuth-on en Usono. Li rajtis hejmenveni nur en 1866, kie li politikadis kaj apogis la kulturon. Longe li estris la Hungaran Nacian Muzeon kaj estis li ankaŭ framasono laŭ [1].
Verkoj (elekto)Redakti
- Aus dem Tagebuche eines in Grossbritannien reisenden Ungarn (germane), vojaĝpriskribo pri Britio, 1837
- White, red, black (angle), vojaĝpriskribo pri Usono, 1853
- Eszmék Magyarország története philosophiájához (Ideoj pri filozofio de historio de Hungario), prozo, 1880
- Életem és korom (Mia vivo kaj erao), 1882
- Magyarország archeológiája (Arkeologio de Hungarujo), 1898
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio