Ágost Pulszky [Agoŝt pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pulszky Ágost estis hungara juristo, politikisto, sociologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi [ĉelfalvi] kaj lubóczi [lubOci]. Lia patro estis Ferenc Pulszky, lia frato estis Károly Pulszky.

Ágost Pulszky
Ágost Pulszky en 1894
Ágost Pulszky en 1894
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1846 (1846-07-03)
en Vieno
Morto 11-an de septembro 1901 (1901-09-11) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Pulszky
Frat(in)oj Károly Pulszky • Polixénia Pulszky • Garibaldi Pulszky
Parencoj Wilhelm Figdor
Okupo
Okupo politikisto • jurfilozofo • sociologo
vdr

Ágost Pulszky [1] naskiĝis la 3-an de julio 1846 en Vieno. Li mortis la 11-an de septembro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágost Pulszky komence lernis en Londono kaj Torino, poste li frekventis universitaton en Pest (urbo). Li ricevis diplomon pri juro en 1868, poste li ricevis postenon en administrado de Nógrád (historia departemento). En 1872 li iĝis privata profesoro en universitato en Pest, post 3 jaroj li atingis la instruan rangon ordinara profesoro. Li instruis ekzemple Oszkár Jászi. En 1871 li estis elektita parlamenta deputito, baldaŭe li estis subministro. Li okupiĝis ankaŭ pri sociologio.

Verkaro (elekto) redakti

  • A börtönügy múltja, elmélete, jelen állása (1867)
  • A jog és állambölcsészet alaptanai (1885); sekvontjare ankaŭ angle - ĉefverko
  • A munkáskérdés (1890)
  • A nemzetiségről (Pri la nacimalplimultoj), (1901)

Fontoj redakti