Walter Savage Landor

Walter Savage LANDOR (naskiĝinta la 30-an de januaro 1775 en Ipsley Court, Warwickshire, mortinta la 17-an de septembro 1864 en Florenco) estis angla verkisto kaj poeto.

Walter Savage Landor
Walter Savage Landor by William Fisher-2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1775 (1775-01-30)
en Warwick
Morto 17-an de septembro 1864 (1864-09-17) (89-jara)
en Florenco
Lingvoj latina lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater Kolegio Triunuo • Rugby School
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj kreiva agadoRedakti

Walter Savage Landor originas el malnova kaj riĉa familio el kaj naskiĝis en 1775 ĉe ties sidejo ĉefa Ipsley Court kiel filo de la bonhava kuracisto Walter Landor kaj ties dua edzino Elizabeth Savage. De lernejo sia en Rugby li forsenditis pro respektomanko. Ekde 1793 li frekventis la Triunuo-Kolegion en Oxford por studi jursciencon. Tie li entuziasmiĝis pri la republikaj ideoj francaj havante nesinregantan kaj ekstravagancan sintenojn kaj kromnomiĝis la freneza jakobeno. En 1794 li pafis tra la fenestro de torio malŝatata; konsekvence li ekskluditis de la universitanaro. Li mem ne plu volis reiri tien kaj iris, post mallonga restado en Londono, al Swansea en Kimrio, kie li okupiĝis pri poeziaĵoj. La forpeliĝo altlerneja kaŭzis kverelon kun la patro - fine repacigis la du frakciojn ŝia amikino Dorothea Lyttelton; patro lia cedis al la pago de pensio de 150 pundoj jare.

La verkista agado de Landor jam dum la studoj en Oksfordo komenciĝis enhavante klasikajn epigramojn, poemojn kaj dramojn. Li famiĝis ĉefe pro sia prozo polurita; Friedrich Nietzsche laŭdegis lin kiel unu el nur kvar majstroj de prozaĵoj el la 19-a jarcento.[1]

Jam en la aĝo de 20 jaroj Landor publikigis la volumon Poems (1795), kiu distingitis per forta, provoka stilo, en nobla kaj pura lingvo, kun akreco epigrama-satira. Tri jarojn pli poste li verkis la ankoraŭ ne tro sukcesa poemo pri la fajrovenerantoj Gebir, kio peris al li dumvivan kaj nerompeblan amikecon kun Robert Southey. En la dua eldono pritraktita kaj pligrandigita de 1803 Gebir aperis kun latina traduko kiu elegantece kaj lingve tre similiĝis al la orginilo kaj evidentigis lian brilan regon de la latina.

Post kiam li gajnis en 1805 post la patra morto grandan heredaĵaron li loĝis en Bath. Plue li havigis al si ankoraŭ aliajn bienojn; sed en 1806 li vendis la tuton pro la malagrabla kamparana vivo, aferojn kiuj estis estintaj en familia posedo ekde sep jarcentoj. Ĉiujn ligilojn malamante li rifuzis eniri la armeon aŭ en la juristan servon; inverse li vojaĝis sur la eŭropan kontinenton kaj rekrutis post la ribelo de la hispanoj kontraŭ Napoleono en 1808, soldatojn nedependajn anglajn. Komandante ilin li iĝis generalo Joaquín Blake y Joyes en Galegio. Krome li donacis al la liberkorpusanoj 20.000 realoj por bona batalo; sekve li iĝis kolonelo de la hispana armeo. Sed jam post tri monatoj faritis la Konvencio de Sintra; lia armeero dissoliĝis kaj revenis al Anglujo. Tiun ĉi malsukceson li priskribis en la dramo Count Julian (1812), kiu iĝis lia unua literatura sukceso. Kiam reĝo Ferdinando la 7-a, post la rekonservativiĝo aboliciis en 1814 la liberalan konstitucion de Cádiz li koleriĝante resendis sian oficiran patenton.

En la 24.5.1811 li edzinigis Julia Thuillier, filinon de malriĉiĝinta svisa bankisto; la geedzeco malfeliĉis. En junio 1811 li translokiĝis al la eksa Llanthony-abatejo]] en Capel-y-ffin/Monmouthshire, sed konfliktoj kun najbaroj kaj lokaj aŭtoritatoj malbeligis por li la restadon tiean. Sekve li ekvojaĝadis en la jaro 1814-a. Certan tempon li loĝis en Tours, poste tri jarojn ĝis 1818 en Komo, pli malfrue en Pizo, ĝis kiam li trovis en 1821 pli longdaŭran domicilon en Florenco. Tie li skribis la plejmulton de la verkaro. Ekde 1829 li ektroviĝis en Fiesole kaj la divorco faritis en 1835. Al ŝi li lasis kvazaŭ ĉiujn havaĵojn ironte al Britio. Multe da jaroj li vivis ĝis 1858 en Bath kie li pli kaj pli izoliĝis.

En Florenco estiĝis la ĉefa verko Imaginary Conversations between Literary Men and Statesmen (1824), al kio sekvis la leterinterŝanĝo Pericles and Aspasia (1836). Ili similas al la ĝenro inventita de la greko Luciano, la t.n. paroladoj inter mortintoj, suprizante per vivosaĝo, drama forto kaj skrupula ekzakteco de la proza stilo. Rakontatas ĉe Imaginary Conversations 150 dialogoj kapricaj de elstaraj historiaj uloj pri literaturaj kaj politkaj aferoj. Proze li verkis tiam ankaŭ The Citation and Examination of William Shakespeare Touching Deerstealing (1834) kaj The Pentameron and Pentalogia (1837).

La dramoj Andrea of Hungary kaj Giovanna of Naples estiĝis en la 1839-a jaro. Sep jarojn poste, en 1846, li eldonis la historian romanon Fawn of Sertorius. En 1847 li publikigis sian plej gravan latinlingvaĵon Poemata et Inscriptiones, kiu ampleksas la ĉefan enhavon de du pli fruaj volumoj de ililiecaj, satriaj kaj lirikaj versoj krom aldonaĵoj longaj. Samjare publikigitis ankaŭ liaj poemoj Hellenics (1847). Ĉe The Last Fruit of an Old Tree (Londono 1853) la aŭtoro verkis ne nur novajn babiladojn sed ankaŭ kritikajn kaj kontroversajn eseojn, diversajn epigramojn kaj okazajn poemojn finante per Fine Scenes de la morto de Beatrice Cenci. En 1856 li eldonis Antony and Octavius – Scenes for the Study, dekdu kontinu sinkontinuantajn poemojn en dialogoj.

En 1858 aperis lia verko Dry Sticks Fagoted sed samjare li implikiĝis je skandala proceso ofendinte damon per anonimaj leteroj kaj insultpoemoj. Lia puno estis pagi 1000 pundojn: pro nepovo aŭ nevolo pagi li iris en julio 1858 en Italujon kie li normale loĝis en Florenco. Unu jaron antaŭ la morto enflorenca li ankoraŭ verkis Heroic Idylls, with Additional Poems kun larmiga poeziaĵo pri la morto de Homero.

En la tuta verkaro Landor pledis politike por tre liberalaj vidpunktoj partopreninte dum la tuta vivo skribe kaj age liberalismon. De imperiestro Napoleono la 3-a, lia amiko, li distanciĝis post ties akcepto de la Traktato de Villafranca. Antaŭbatalantoj liberecaj kaj naciunuigemaj (e.g. Francisco Javier Mina, Simón Bolívar, Lajos Kossuth, Giuseppe Garibaldi) aŭtomate ĝuis lian admiron. Eldono de ĉiuj verkoj de Landor, kiu ankaŭ verkis multon por la semajngazeto Examiner, publikigitis en Londono en la jaro 1876 sub la titolo Walter Savage Landors works and life en ok volumoj kun biografio de John Forster. Eldonintoj de Private and public letters of Walter Savage Landor estis Stephen Wheeler (Londono 1899), kiu ankaŭ responsis pri la apero de Poetry (4 vol., 1933–36), kaj G. Grigson (Poems, 1964). Alia eldonego faritis de T.E. Welby Complete Works (12 vol., 1927–31; 16 vol., 1969).

Lia nepo Arnold Henry Savage Landor estis sukcesa esplorvojaĝanto kaj vojaĝverkisto.

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. La tria aliaj estas Giacomo Leopardi, Prosper Mérimée kaj Ralph Waldo Emerson. Friedrich Nietzsche: Die fröhliche Wissenschaft, 2/92, citite laŭ: Kritische Studienausgabe, eldonis Giorgio Colli kaj Mazzino Montinari. Noveldono ĉe dtv, München 1999, vol 3, p. 448.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walter Savage Landor en la germana Vikipedio.