Operaco Market Garden
Milita operaco de aliancaj fortoj en 1944 dum la Dua mondmilito en Nederlando
Operaco Market Garden estis milita operaco de aliancaj fortoj okazinta en septembro 1944 dum la Dua Mondmilito en Nederlando. Ĝia celo estis kapti la ĉefajn pontojn sur Rejno, do havi aliron al Ruhr, industria regiono de Germanio, evitante la fortikaĵon de Siegfried-linio. Trupoj de Unuiĝinta Reĝlando, komanditaj de Bernard Montgomery kaj lanĉitaj per paraŝutoj, havis la ĉefan rolon. La batalojn ekde la 23-a de septembro partoprenis Memstara Paraŝutista Brigado de pola generalo Stanisław Maczek.
Operaco Market Garden | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
Paraŝutistoj dum Operaco Market Garden
| |||||||
operaco | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Britio Usono Pollando Nederlanda rezistado Kanado |
Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Bernard Montgomery Lewis H. Brereton Miles Dempsey Frederick Browning |
Gerd von Rundstedt Walter Model Kurt Student Wilhelm Bittrich Gustav-Adolf von Zangen | ||||||
Forto | |||||||
41 628 paraŝutistoj 1 divizio de tankoj 2 divizio de infanterio 1 kirasita brigado |
Ne konata. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉ. 20 000 soldatoj troviĝis en la regiono en la komenco de la atako. | ||||||
Perdoj | |||||||
de 15 ĝis 17 000 soldatoj 88 tankoj 144 glisiloj |
6 315 ĝis 13 000 soldatoj 30 tankoj kaj blenditaj aŭtoj 159 aviadiloj | ||||||
Ĉar en la fino ili ne povis konservi la lastan grandan ponton de Arnhem kaj perdis multajn paraŝutistojn, la malvenko estas ankaŭ konata kiel Ponton tro for.