Poltava provinco
Poltava provinco (ukraine Полтавська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область.
Poltava provinco (Полтавська область) | |||
provinco | |||
Monaĥejo Krestovozdiĵenskij en Poltavo estas belega ekzemplo de ukraina baroka arkitekturo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Полтавська область | |||
Kromnomo: Poltavŝĉino | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Najbaras kun | 7
| ||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Poltavo | ||
Areo | 28 748 km² (2 874 800 ha) | ||
Loĝantaro | 1 352 283 (2022) | ||
Denseco | 47 loĝ./km² | ||
Fondita | 22-a de septembro 1937 | ||
Guberniestro | Oleh Synyehubov (ekde 11-a de novembro 2019) | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona prefikso | +380-53 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-53 | ||
AKU | BI | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 25 | ||
Vikimedia Komunejo: Poltava Oblast | |||
Retpaĝo: www.adm-pl.gov.ua | |||
Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Poltavo (Полтава) la urboj Hadjaĉ (Гадяч), Hlobine (Глобине), Hrebinka (Гребінка), Ĥorol (Хорол), Karlivka (Карлівка), Kobeljaki (Кобеляки), Horiŝni Plavni (Горішні Плавні), Kremenĉuk (Кременчук), Loĥvicja (Лохвиця), Lubni (Лубни), Mirhorodo (Миргород), Pirjatino (Пирятин), Zavodske (Заводське) kaj Zinkiv (Зiнькiв). En la regiono vivas proksimume 1,55 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
Historio
redaktiEn februaro 2020 en la ferma kuracejo de la Nacia Gvardeo apud vilaĝo Novije Sanĵari estis aranĝita kvaranteno por 73 evakuitoj el Uhano (Ĉinio), trafita de la epidemio de COVID-19.