Kremenĉuko

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Kremenĉuk)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kremenĉuk (stacidomo).

Kremenĉuko[1] (ukraine Кременчу́к, Kremenĉuk, historie ankaŭ ruse Кременчу́г, Kremenĉug, pole Kremeńczug) estas grandurbo en Ukrainio, en la Poltava provinco.

Kremenĉuko
urbo de regiona rango en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Poltava provinco
Distrikto Kremenĉuka distrikto
Fondita 1571
Poŝtkodo 39600–39689
Aŭtokodo BI
Telefonkodo +380536 (6)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215 271  (2022) [+]
Loĝdenso 2 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 4′ N, 33° 24′ O (mapo)49.06305555555633.403888888889Koordinatoj: 49° 4′ N, 33° 24′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 96 km² (9 600 ha) [+]
Horzono GMT+2 GMT+3
Kremenĉuko (Poltava provinco)
Kremenĉuko (Poltava provinco)
DEC
Kremenĉuko
Kremenĉuko
Situo de Kremenĉuko
Kremenĉuko (Ukrainio)
Kremenĉuko (Ukrainio)
DEC
Kremenĉuko
Kremenĉuko
Situo de Kremenĉuko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kremenchuk [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kremenĉuko etendiĝas sur ebenaĵo laŭ Dnepro, pli precize laŭ Kremenĉuka rezervujo.

 
La iama monumento de Lenino - la 24an de februaro 2014 loĝantoj de la urbo ĝin faligis, t.e. dum tempo de Eŭromajdano en Kievo
 
pavilono sur insuleto de parka lago
 
pavilono sur insuleto de parka lago
 

Historio redakti

Spuroj de homa loĝado en la regiono ekzistas ekde la 5-a jarcento antaŭ nia erao. La kampara regiono estis almenaŭ ekde 1430 parto de la grandduklando Litovio,[2] ekde 1569 ĝi aparenis al la komuna regno Pollando-Litovio. Kremenĉuko estis fondita kiel pola-litova fortikaĵo supozeble en 1571, tamen eble nur en 1596. Inter 1625 kaj 1655 ĝi estis riĉa kozako urbo. Ekde 1764 ĝi kiel parto de nove koloniigita areo de la Rusia Imperio estis la ĉefurbo de teritorio nomata Novorusio. Inter 1839 kaj 1882 alvenis grandkvante judaj setlantoj, kiuj en la unua duono de la 19-a jarcento havis privilegiojn ne devi militservi kaj rajti je malpli da impostoj ol la ukrainaj kaj rusaj kamparanoj. En la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo, la judoj estis ekstermitaj. Post la milito multe da loĝdomoj estis konstruitaj. La urbo evoluis, kiel grava industria loko. Oni produktas kamionojn, diversajn maŝinojn kaj kemiaĵojn, fine ankaŭ nutraĵojn.

La 24-an de februaro 2014 la loĝantoj de la urbo falis la monumenton de Lenino (vidu la apudan foton), eble la lastan simbolon de la komunismo en la urbo, tio okazis dum la tempo de la Eŭromajdano en Kievo.

Trafiko redakti

Kremenĉuko havas riveran havenon. Fervojoj startas al Poltavo, Belorusio kaj Kropivnicko. Estas fervoja ponto tra la akvorezervujo.

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj — Lvivo, 2015
  2. Vidu la jenan mapon pri la ampleksigoj de la grandduklando Litovio ĝis 1377 kaj ĝis 1430 (jen itale, sed ankaŭ havebla en aliaj lingvoversioj)

Vidu ankaŭ redakti