Kropivnickijo
urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Kropivnicko)
Kropivnickijo (ukraine Кропивницький) estas urbo en Ukrainio, ĉefurbo de Kirovohrada provinco.
Kropivnickijo | |||
ukraine Кропивницький | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Кропивницький | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Kirovohrada provinco | ||
Rivero | Ingulo | ||
Situo | Kropivnicko | ||
- alteco | 124 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 30′ 36″ N 32° 16′ 00″ O / 48.51000 °N, 32.26667 °O (mapo) | ||
Areo | 103,00 km² (10 300 ha) | ||
Loĝantaro | 233 333 (2014) | ||
Denseco | 2 265,37 loĝ./km² | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 25000-25490 | ||
Telefona antaŭkodo | +380-522 | ||
KOATUU | 3510100000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kropyvnytskyi | |||
Retpaĝo: www.kr-rada.gov.ua | |||
Nomo de urbo
redakti- Ekde fondo ĝis 1924 la urbo nomiĝis Elisavetgrad laŭ Sankta Elizabeto, pantronino de rusa imperiestrino Elizaveta.
- Inter 1924 kaj 1934 Zinovjevsk laŭ revoluciulo Grigorij Zinovjev.
- Inter 1934 kaj 1939 Kirovo laŭ Sergej Kirov.
- Inter 1939 kaj 2016 ĝi nomiĝis Kirovohrado.
- En 2016 ĝi estis ree renomita kadre de kampanjo de Senkomunismigo en Ukrainio kaj ricevis nunan nomon Kropivnicko laŭ grava ukraina verkisto kaj dramaturgo Marko Kropivnickij.
Geografio
redaktiKropivnickijo etendiĝas en centra parto de la lando laŭ malgranda rivero.
Historio
redaktiFortikaĵo estis konstruita en 1754 fare de la ordo de imperiestrino Elizaveta Petrovna, baldaŭ ankaŭ la urbo estis preta, kiu estis grava komercocentro. En tiu urbo komenciĝis la teatra vivo de Ukrainio en 1882. En 1881 kaj en 1905 pogromoj okazis kontraŭ judoj. Inter 1924-1934 la urbo prenis novan nomon Zinovijevsk (pri Grigorij Zinovjev). Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de nazioj.
Vidindaĵoj
redakti- arta muzeo
- juĝejo
- afganistana monumento
- monumento pri la 2-a mondmilito
Famuloj
redakti- Grigorij Zinovjev, sovetia komunista politikisto tie naskiĝis
- Arsenij Tarkovskij, rusa poeto
- Volodimir Vinniĉenko
- Vladimir Gelfand
- Olga Taratuta