Bolonja Esperanto-Grupo

(Alidirektita el Bolonja Esperanto-grupo)

La Bolonja Esperanto-Grupo, aŭ Gruppo Esperantista Bolognese (GEB) laŭ la itala lingvo, estas esperanto-grupo lokata en Bolonjo, en la norda Italio.

La grupanoj kunvenas ĉiumerkrede kaj ĉiusabate en la sidejo, kiu troviĝas en strato Avesella, en la urbocentro. La renkontiĝoj kutimas daŭri de la kvara ĝis la sepa kaj duono posttagmeze.

La sekretario de la grupo estas sinjoro Mario Amadei, kies edzino ankaŭ partoprenas al la movado.

La sidejo enhavas ankaŭ malgrandan bibliotekon pri esperanta literaturo.

Historio redakti

La grupo aktiviĝis en 1912, kaj estis poste nomita laŭ la nomo de Achille Tellini, kiu ĝin fondis.