Roman Ivaniĉuk

IVANIĈUK Roman ukraine Роман Іваничук (1929 - 2016) - verkisto kaj parlamentano. Naskiĝis apud Kolomeo, finis Kolomean gimnazion, kie lia instruisto estis ukr. esperantisto Orest Kuzjma. Diplomiĝis pri ukraina filologio en Lviva Universitato. Ekverkis estinte studento sub la influo de Vasil Stefanik-noveloj. De 1960 - membro de Ukraina nacia verkista unuiĝo. Laboris kiel instruisto de la ukraina lingvo, kiel redaktoro de literatura revuo "Dzvin".

Roman Ivaniĉuk
ВП Роман Иванычук.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1929 (1929-05-27)
en Trach, Kosiv Poviat (Stanisławów Province), Flag of Poland (1928–1980).svg Dua Pola Respubliko
Morto 17-an de septembro 2016 (2016-09-17) (87-jara)
en Lvivo, Lviva provinco, Flag of Ukraine.svg Ukrainio
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj ukraina lingvo
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoSovetunioUkrainio
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo verkistopolitikistoĵurnalisto
Information icon.svg
vdr

Kunfondinto de Societo de ukraina lingvo, de politika organizaĵo Ruĥ. 1990-94 - deputito de Ukraina parlamento. Aŭtoro de 15 historiaj romanoj. Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (1985) kaj aliaj premioj.

Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn.